Pikniko ĉe vojrando
From Wikipedia, the free encyclopedia
«Pikniko ĉe vojrando» (ruse «Пикник на обочине») estas fantasta novelo de Arkadij kaj Boris Strugackij, unue eldonita en la jaro 1972. Inter aliaj verkoj de la aŭtoroj, tiu ĉi verko estas la plej tradukata al fremdaj lingvoj kaj la plej eldonita ekster la limoj de eksa Sovetunio. Laŭ la jaro 2003 Boris Strugackij nombris 55 eldonojn de la «Pikniko» en 22 landoj[1].
Piknik na obočine | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Arkadij kaj Boris Strugackij |
Lingvoj | |
Lingvo | rusa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1972 |
Loko | Sovetunio |
Eldonejo | Emecé Editores |
Ĝenro | sciencfikcio • filozofia fikcio • malmola sciencfikcio • filozofia romano • psikologia romano • aventura romano |
En la angla lingvo la novelo estas publikigita en la traduko de Antonina W. Bouis. La antaŭparolon de la unua usona eldono (MacMillan Publishing Co., Inc, New York, 1977) verkis Teodoro Sturgeon. La postparolon de la germana eldono de la jaro 1977 verkis Stanisław Lem, kiu alte aprezis la novelon[2].
En la jaro 1979 aperis la filmo de Andrej Tarkovskij «Stalkero», kreita laŭ la etoso de la novelo. En la jaro 2000 en Usono estis anoncita la intenco filmi novan grandbuĝetan surekranigon.
La termino «stalkero» firme iĝis vorto de la rusa lingvo, kaj, laŭ la agnosko de la aŭtoroj, iĝis la plej populara neologismo, kreita de ili. En la libro stalkero estas homo, kiu, neglektanta malpermesojn, penetras la Zonon kaj elportas el ĝi diversajn artefaktojn, kiujn li poste kutime vendas por vivteni sin. Post la filmo de Tarkovskij tiu ĉi termino atingis la sencon de gvidisto, kiu bone orientiĝas en malpermesitaj aŭ malbone konataj lokoj kaj teritorioj.