Pisuergo (Pisuerga) estas rivero en la nordo de Hispanio, la dua plej grava enfluanto en la Dueron.
Ĝi naskiĝas en la Kantabra Montaro, en la nordo de la provinco de Palencio kaj ricevas akvon el alfluantoj kiel Carrión. Ĝi trafluas tiun ĉi provincon, pasas tra la urbo de Valadolido, kaj enfluas la Dueron kelkajn kilometrojn sube de tiu ĉi urbo. Ĝia tuta longeco estas 270 km.
En la komenca parto de ĝia fluo estis konstruitaj en la 50-aj jaroj diversaj rezervujoj, la plej granda en Aguilar de Campoo, kio stabiligis ĝian fluon. Tio permesis la uzon de la rivero por irigaciaj projektoj en la regioneto nomata Tierra de Campos (Kampartero).
Bildoj
- Rivero Pisuerga tra Aguilar de Campoo
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.