Plaŭto
Romia komika poeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tito MAKIO PLAŬTO, Latine Titus Maccius Plautus, romia komediverkisto naskiĝis en 285 a.K. (?) kaj mortis en 184 a.K..
Plaŭto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 285 a.K. en Sarsina, Umbrio, Italio |
Morto | 184 a.K. en Romo, Italio |
Lingvoj | latina • itala |
Ŝtataneco | Roma regno |
Familio | |
Patro | nekonata valoro |
Patrino | nekonata valoro |
Okupo | |
Okupo | komediverkisto dramaturgo verkisto |
Verkoj | Pseudolus Menaechmi Cistellaria Rudens La Orujo La fanfarona militisto Mostellaria |
Li naskiĝis en Umbrio kaj iris al Romo ankoraŭ adoleskanto. Tie eniris teatran karieron, unue kiel teatra helpisto, poste kiel aktoro, poste kiel verkisto. Li fariĝis fama komediverkisto en Romo, adaptante la komedion el la greka modelo al romaj karakteroj. Li enkondukis italajn muzikon, kanton kaj dancon en la teatron kaj verkis pri romiaj homoj kaj moroj, kvankam uzante grekajn nomojn por roluloj kaj urboj. Lia lingvaĵo estis proksima al popola latina kaj li metis en sceno popularajn rolulojn, kiel soldatojn, publikulinojn, sklavojn kaj banditojn.
Cirkuladis sub lia nomo ĉ 130 teatraĵoj, sed laŭ Varono (Varro) nur 21 estis aŭtentaj. La kronologio de la konservitaj verkoj ne estas konata.