From Wikipedia, the free encyclopedia
La Placo Nakŝ-e Ĝahan, Naghŝ-i Jahan aŭ Naghsh-i Jahan (perse ميدان نقش جهان, maidaan-e naqsh-e jehaan), konata ankaŭ kiel Reĝa Placo (Meidan Eman) kaj placo de la imamo Ĥomejni, en la centro de la urbo Esfahano, estas unu de la plej gravaj lokoj de la loko kaj estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1979.
Placo Nakŝ-e Ĝahan | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Irano | ||||
Situo | Esfahano | ||||
- koordinatoj | 32° 39′ 30″ N, 51° 40′ 38″ O (mapo)32.65822951.677322 | ||||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||||
Tipo de heredaĵo | Kulturo | ||||
Jaro | 1979 (3) | ||||
Numero | 115 | ||||
Regiono | Azio kaj Pacifiko | ||||
Kriterioj | (i) (v) (vi) | ||||
Placo Nakŝ-e Ĝahan | |||||
Vikimedia Komunejo: Naqsh-i Jahan Square [+] | |||||
Estas la plej granda placo de Irano kaj unu de la plej grandaj de la mondo. Ekde la epoko de la dinastio de safavidoj, estis ĉirkaŭita de historiaj monumentoj de tiu epoko. Oriente de la placo estas la moskeo de la ŝejĥo Lutfallah, norde estas unu de la pordegoj de la granda bazaro de Isfahano, okcidente estas la palaco de Ali Kapu kaj sude la Moskeo de la Ŝaho, antaŭ kiu aktuale okazas la vendredoj de Namaaz-e Jom'eh (la preĝo de vendredo de la islamanoj).
Konstruita inter 1598 kaj 1629, ĝi estas nune grava historia kaj kultura loko. Ĝi estas 160 metrojn larĝa kaj 560 metrojn longa[1] (areo de 89 600 kvadrataj metroj).
La placo estas priskribita en la reverso de la irana monbileto de 20 000 rialoj.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.