Plurjara planto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Plurjara planto aŭ perena planto (el la latine perennis, perenne = „dauranta tra la tuta jaro“),[1] estas termino el botaniko por plantoj, kiuj vivas plurajn jarojn kaj kiuj plurfoje, plej ofte unufoje jare, floras kaj fruktas.
Perenaj plantoj estas nomataj ankaŭ plurfoje florantaj, „polakantaj“, „polikarpaj“ aŭ iteroparaj plantoj – male al plantoj kiuj nur unufoje en sia vivo florantaj kaj fruktantaj plantoj, kiuj nomiĝas hapaksantaj, monokarpaj aŭ semelparaj plantoj.