From Wikipedia, the free encyclopedia
Pneŭmonito aŭ pneŭmonio (latine pneumonia), foje ankaŭ nomata pulmito, populare ankaŭ pulmobrulumo estas inflama malsaniĝo de la pulmo. Ĝin kaŭzas infekto, radiado aŭ enspirado de fremdaj korpetoj (ekz. naftovaporo). La infektado povas okazi fare de virusoj, fungoj, sed plej ofte de bakterioj (ĉefe la specioj Streptococcus kaj Mycoplasma).
La virusa pneŭmonito estas malofta, kvankam ofte okazas, ke virusoj malfortigas la pulmon kaj tiel faras liberan vojon por la bakteria atako.
La fungodevena pneŭmonito estiĝas rapide kaj povas esti eĉ mortiga. Ĝi okazas plej ofte ĉe malsanuloj, kuŝantaj en hospitalo, kun malforta imunkapablo. Fungan pulmiton ĉe sanaj homoj kaŭzas enspirado de infektita polvo.
El la bakteriaj pneŭmonitoj, la Mycoplasma-pneŭmonio atakas junulojn, pere de familianoj, samlernejanoj aŭ najbaroj. La bakterioj multiĝas sur la interna mukomembrano de la pulmo kaj produktas oksidigan materialon, kiu povas detrui la ĉelojn, sed ne damaĝas la pleŭron. Ili kaŭzas inflamon en la bronkoj kaj aerveziketoj.
La plej ofta tipo de la pneŭmonitoj estas la Streptococcus-pneŭmonitoj, ĉefe ĉe hospitalaj malsanuloj. Tiu bakterio vivas eĉ en korpoj de sanaj homoj, sed ne kaŭzas malsaniĝon. Ĝi aktiviĝas, se pro alia malsaniĝo aŭ infektado malpliiĝas la kontraŭstara kapablo de la organismo. La gripo kaj aliaj virusaj infektiĝoj helpis elformiĝon de la pneŭmonitoj. En la pluemultiĝinta mukosekreciaĵo, la bakterio vigle kaj amase reproduktas sin. La malsano estas pli grava ol la Mycoplasma-pneŭmonito, sed ankaŭ ĝi estas kuracebla plej ofte per antibiotikoj.
La simptomoj aperas post ĉirkaŭ tri semajnoj de la ekinfektado kiel kapdoloro, febro, muskoldoloroj kaj gorĝodoloro. Post la plej grava simptomo iĝas la tusado, la sputaĵo povas esti sanga, pro la akra tusado povas aperi brusta doloro. La malsano povas esti grava, sed malofte mortiga.
Oni kuracadas la pneŭmonion per antibiotikoj dum kelkaj semajnoj.
La bakterio Klebsiella pneumoniae ne povas infekti pulmon de sana homo, sed ĝi povas kaŭzi mortigan infektadon ĉe enhospitalaj malsanuloj, kuŝantaj, kun malpliiĝinta imunforto.
La kazoj de infekta pneŭmonito ofte montras tusadon kiu produktas brunecan al verdecan sputaĵon kaj altan febron kiu povas esti akompanata de febrokazigitaj ektremoj. La dispneo (spira malfacilo) estas la frua signo plej specifa kaj sentiva. Ankaŭ la doloro torake pleŭra estas ofta, (akuta aŭ pinĉa doloro kiu aperas aŭ malboniĝas kiam oni spiras profunde.) La malsanuloj je pneŭmonito povas tusadi sangon, suferi kapdolorojn kaj havi svitoplenan kaj malsekan. Aliaj eblaj simptomoj estas manko de apetito, laceco, cianozo, naŭzo, vomado kaj muskolaj aŭ artiklaj doloroj. La formoj malpli oftaj de pneŭmonito povas okazigi aliajn simptomojn, por ekzemplo, la pneŭmonito okazigita de Legionella, ĉar ili povas okazigi ventrajn dolorojn kaj diareon,[1] dum la pneŭmonito okazigita de tuberkulozo aŭ Pneumocystis povas okazigi nur pezperdon kaj noktan svitadon. En plej aĝaj personoj, la apero de la pneŭmonito povas esti netipa. Tiaj pneŭmonitoj povas disvolvigi novan aŭ plej gravan konfuzon, aŭ eksperimenti malekvilibron, kio povas rezulti en faloj.[2] La infanoj kiuj suferas pneŭmoniton povas montrir multajn el la menciitaj simptomoj, sed tre ofte ili simple estas dormemaj aŭ apetitomankaj.
La simptomoj de la pneŭmonito postulas tujan medicinan pritakson. La korpa ekzameno fare de sanlaboristo povas malkovri febron aŭ foje malaltan korpan temperaturon, altan spiran rapidecon (takipneo), malaltan sangopremon (hipotensio), altan kor-ritmon (takikardio), aŭ malaltan saturadon de oksigeno (SatO2), kiu estas la kvanto de oksigeno en la hemoglobino bone montrita per pulsa oksigenmetrio aŭ per arteria gasometrio. La malsanuloj kiuj suferas malfacilecojn por spiri (dispneo), estas konfuzaj aŭ montras cianozon (blueca haŭto) kaj bezonas tujan atenton.
La korpa esplorado de la pulmoj povas esti normala, sed ofte povas montri malpligrandigitan etendon de la torako en la tuŝita flanko, bronkan spiradon aŭskultitan per stetoskopo (sonoj pli aspraj devenaj de la plej grandaj spirtuboj, transmisiita tra la inflamita kaj plifirmita pulmo) kaj stertoroj percepteblaj en la tuŝita areo dum la enspiro. La perkutado povas esti milda sur la tuŝita pulmo, sed kun pliigita kaj nemalgrandigita rezonanco (kio distingas ĝin el pleŭra likvobaraĵo). Kvankam tiuj signoj estas gravaj, rezultas nesufiĉaj por diagnozi aŭ malkonsideri pneŭmoniton; fakte, en kelkaj studoj oni montris, ke du kuracistoj povas alveni al diferencaj konkludoj pri la sama paciento.
La viruso SARS-CoV-2, kaŭzanta de la pandemio de KOVIM-19, okazigis en siaj kazoj plej gravaj pneŭmoniton.[3] Estis precize la granda nombro de kazoj de pneŭmonito de nekonata origino informitaj en la ĉina provinco Vuhano en Decembro 2019 kio faris, ke la malsano estis detektita kaj poste taksita kiel pandemio.[4]
La pneŭmonito povas esti okazigita de unu aŭ kelkaj etiologiaj agentoj:[5]
Diversaj infektaj agentoj ―virusoj, bakterioj kaj fungoj― kaŭzas pneŭmoniton, el kiuj estas la plej oftaj la jenaj:
La jenaj simptomoj povas esti rilataj kun la malsano:[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.