Podlaĥia provinco
Provinco de Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Podlaĥia Provinco (pole Województwo podlaskie) estas unu el la 16 vojevodioj (provincoj) de Pollando. Ĝi situas en la nord-orienta parto de la lando, en la geografia centro de Eŭropo.
Podlaĥia provinco | |||
---|---|---|---|
Vojevodio | |||
Flago | Blazono | ||
Provincoj de Pollando [+] | |||
Lando | Pollando | ||
Koordinatoj | 53° N, 23° O (mapo)53.26721944444422.931938888889 | ||
Ĉefurbo | Bjalistoko | ||
- koordinatoj | 53° N, 23° O (mapo)53.26721944444422.931938888889 [+] | ||
Areo | 20 180 km² (2 018 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 193 348 [+] (30-a de junio 2014) | ||
Denseco | 59,14 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Bohdan Paszkowski | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | PL-20 | ||
|
|||
Podlaĥia provinco | |||
Vikimedia Komunejo: Podlaskie Voivodeship [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Ĝi najbaras kun la Mazovia Provinco okcidente, kun la Varmia-Mazuria Provinco nordokcidente, kun la Lublina Provinco sude, kun Belorusio oriente, kun Litovio nordoriente, kaj kun la Kaliningrada Provinco (Rusio) norde.
La nocioj Podlaĥio kaj Podlaĥia Provinco ne estas samsignifaj. La partoj centra kaj suda de la provinco troviĝas en historia Podlaĥio, la norda - en Suvalkio, la okcidenta - en Mazovio k.a. Cetere, partoj de Podlaĥio troviĝas ankaŭ en la Lublina Provinco.
Ĝi havas 20 180 km² kaj ĉirkaŭ 1 200 000 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Bjalistoko.
La blazono de Podlaĥia Provinco montras supre la aglon de Pollando kaj malsupre la rajdantan kavaliron Vytis kiu estas la simbolo de Litovio. Aparte la oriento de la provinco, kiu historie apartenas al la etnografia regiono Suvalkio de Litovio, estis dum la mezepoko dulingva, pola kaj litova.