From Wikipedia, the free encyclopedia
Podrečany, hungare Patakalja, germane Podretschan estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Podrečany | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Lučenec | ||
Poŝtkodo | 985 55 | ||
Aŭtokodo | LC | ||
Telefonkodo | ++421-47-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 586 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 45 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°24′15″N 19°36′00″O (mapo) | ||
Alto | 216 m s.m. | ||
Areo | 12 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Podrečany [+] | |||
Podrečany situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zvolen-Lučenec. La lasta urbo troviĝas je 12 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1393 en formo "Potruchan". En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon unuaklasa. En 1828 loĝis tie 279 vilaĝanoj en 38 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Podrecsány, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Patakalja 344 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Gács, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Ekde 1956 oni minadis tie magneziton dum 4 jardekoj. En 2001 vivis en Podrečany 582 homoj, (571 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.