Kastelo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kastelo
Remove ads

Kastelo (el la latina lingvo castellum signifante "milita kampo") estas loĝejo kaj fortikaĵo ĉefe konstruita dum la mezepoko en Eŭropo kaj Azio. Kasteloj estis ofte konstruitaj por protekti la loĝantojn (ofte nobelon, kiel reĝo, grafo, duko, aŭ daimio) kaj ebligi regnon al la ĉirkaŭaj landoj.

Noto: Tiu ĉi artikolo estas prilaborota, por eviti konfuzon kun "burgo".
Thumb
Kastelo Neuschwanstein
Thumb
Ekstera vidaĵo de la Kastelo de Manzanares el Real.

Kasteloj protektis la loĝantojn kun altaj muroj kaj turo, sed iuj pli kompleksaj strukturoj havis remparon, ĉirkaŭfosaĵon, barbakanon, kaj aliajn defendilojn.

La vorto "kastelo" ankaŭ uzeblas por loĝejo de nobeloj, riĉuloj, eĉ se ĝi ne estas fortikigita.

PIV ne faras grandan diferencon inter kastelo kaj palaco. En moderna senco kastelo estas luksa konstruaĵo en kamparo aŭ en parko. En tiu okazo la kastelo aspektas iomete historieca. La simila konstruaĵo palaco dum la historio estis luksa domego (konstruaĵo) ĉefe por la reĝo. Laŭ pli moderna senco ĝi estas ornama impona konstruaĵo en urbo.

Laŭ Francisko Azorín kastelo estas Fortikigita loĝloko, ofte kun ĉirkaŭ fosoj, remparoj k. turoj.[1] Li indikas etimologion el la latina castellum, el castrellum, castrum (fortikaĵo).[2]

Historia helpscienco pri kasteloj nomiĝas kastelologio.

Remove ads

Kasteltipoj

Kvarangula kastelo estas kastela formo, kiu deire de la mediteranea regiono enradikiĝis en Eŭropo ekde la epoko de la krucmilitoj, plej malfrue tamen per enkonduko de pafarmiloj, do en la malfrua fazo de la kastelkonstruo. Ĝi priskribas la modernepokan formon de castrum.

Famaj kasteloj

Thumb
La norda fasado de la kastelo de Chambord.

Ankaŭ jen listo de kasteloj.

Remove ads

Konstruelementoj

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj (4) proverboj pri kastelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo. 
  • Citaĵo
     Kastel' en aero - malsato sur tero. 
  • Citaĵo
     Konstrui kastelon sur glacio. 

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads