Politika sociologio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Politika sociologio estas esplorkampo kiu temigas aspektojn de potenco kaj subpremo sur malsamaj niveloj de analizo, kaj kiel ili funkcias en socio. Politika sociologio traktas la manieron en kiu la distribuado de potenco estas aranĝita, ĝia ordo de prioritatoj kaj ĝiaj sekvoj dum tempo sur socio. Ĝi povas temigi diversajn sociologiajn unuoj, de familioj ĝis landoj.
Nuntempa politika sociologio inkluzivas, sed ne havas kiel limon, la studon de rilatoj inter ŝtato, socio kaj civitanoj.[1] Dum tipa enketodemando en politika sociologio povus esti: "Kial kelkaj usonaj aŭ eŭropaj civitanoj elektas voĉdoni?"[2] aŭ eĉ, "Kia diferenco estus se virinoj iĝas elektitaj?" [3] politikaj sociologoj nune demandas ankaŭ: "Kiel korpo estas ankaŭ loko de povo?",[4] "Kiel emocioj gravas al tutmonda malriĉo?" [5] aŭ "Kia diferenco faras kono al demokratio?" [6] Apero de politika sociologio ne signifas ke oni forgesu malnovajn temojn.
Tradicie estis kvar ĉefaj areoj por pristudo nome la jenaj:
- La socipolitika formado de la moderna ŝtato;
- "Kiu regas?" Kiel socia malegaleco inter grupoj (klaso, raso, sekso ktp.) influas politikon;[7]
- Kiel publika opinio, ideologioj, personecoj, sociaj movadoj kaj tendencoj for de la formalaj institucioj de politika povo tuŝas formalan politikon;
- Povaj rilatoj ene kaj inter sociaj grupoj (ekz. familioj, laborejoj, burokratoj, komunikiloj ktp.).[8]