Polyplacophora
From Wikipedia, the free encyclopedia
Polyplacophora estas maraj moluskoj de varia grando en la klaso Poliplakoforoj,[1] kun la signifo "portanta plurajn platojn", tiel ankaŭ Plurplatportantoj kaj iam konataj kiel Amphineura.[2] Ĉirkaŭ 940[3][4] nuntempaj taksonoj kaj 430[5] fosiliaj specioj estas agnoskitaj.
Poliplakoforoj havas konkon komponitan de ok apartaj konkojplatoj aŭ valvoj.[1] Tiuj platoj koincidas milde en la antaŭaj kaj malantaŭaj bordoj, kaj bone artikulacias unu kun alia. Pro tio, la konko havigas protekton kaj samtempe ebligas la moluskon fleksebli antaŭen se necese por movado sur neregulaj surfacoj, kaj eĉ ebligas la animalon buliĝi keil pilketo se foriri el rokoj.[6]