From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ponto San Francisco – Oakland Bay aŭ Ponto San Francisko – Golfo Oakland aŭ en angla San Francisco–Oakland Bay Bridge (konata surloke kiel la Golfa Ponto, Bay Bridge) estas komplekso de pontoj kiuj spanas super la Golfo de San-Francisko en Kalifornio. Kiel parto de la aŭtoŝoseo Interstate 80 kaj de la rekta ŝoseo inter San Francisco kaj Oakland, ĝi eltenas ĉirkaŭ 240,000 vehiklojn tage en siaj du niveloj.[1][2] Ĝi havas unu el la plej longaj spanoj de pendopontoj en Usono.
Ponto San Francisco – Oakland Bay | ||||
---|---|---|---|---|
pendoponto • Modilonponto • double-decker bridge • vojponto • impostponto • fervoja ponto • multi-level bridge | ||||
Situo | ||||
Koordinatoj | 37° 49′ 5″ N, 122° 20′ 48″ U (mapo)37.818055555556-122.34666666667 | |||
Mapo | ||||
| ||||
Tiu pagoponto estis planita jam en la epoko de la Kalifornia deliro pri oro, sed ties konstruado ne ekis ĝis 1933. Desegnita de Charles H. Purcell,[3][4] kaj konstruita de la entrepreno American Bridge Company, ĝi malfermiĝis en la 12a de novembro 1936, ses monatojn antaŭ la Golden-Gate-Ponto. Ĝi origine eltenis aŭtotrafikon en sia supra nivelo, kaj kamionojn kaj trajnojn en la malsupra, sed post la fermo de la linioj de publika transporto de la sistemo nome Key System, ankaŭ la malsupra nivelo estis konvertita al ŝosea trafiko. En 1986 la ponto estis neoficiale dediĉita al James Rolph.[5]
La ponto havas du sekciojn de proksimuma sama longo; la plej malnova okcidenta sekcio, oficiale konata kiel ponto Willie L. Brown Jr., konektas la urbon San Francisco kun la insulo Yerba Buena kaj la plej nova nenomita orienta sekcio konektas la insulon al Oakland. La ponto Willie Brown (okcidenta spano) estas duobla pendoponto kun du niveloj, la okcidentena trafiko estas eltenata en la supra nivelo kaj la orientena en la malsupra nivelo. Origine, la plej longa spano de la origina orienta sekcio estis kantilevra ponto. En 1989 dum tertremo de Loma Prieta, sekcio de la orientspana supra nivelo falis sur la malsupra nivelo kaj la ponto estis fermita dum unu monato. La rekonstruado de la orienta sekcio de la ponto kiel digvojo konektanta kun memankrita pendoponto ekis en 2002; la nova ponto malfermiĝis en la 2a de septembro 2013, kun registrita kosto de ĉirkaŭ 6,5 mil milionoj da dolaroj.[6] Malkiel la okcidenta spano kaj la origina orienta spano, la nova orienta spano estas ununivela kun orientena kaj okcidentena linioj en ĉiu flanko kio faras ĝin la plej larĝan ponton en la mondo, laŭ la Guinness-libro de rekordoj,[7] je 2014.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.