Populacia botelkolo, aŭ genetika botelkolo, estas akra malpliigo en la grando de populacio pro okazaĵoj en la medio (kiel malsategoj, tertremoj, inundoj, incendioj, malsanojsekegoj) aŭ pro homa agado (kiel genocido). Tiuj okazaĵoj povas malpliigi la variadon en la genprovizo de populacio; tiel, pli malgranda populacio, kun pli malgranda genetika diverseco, pasas genojn al estontaj generacioj de idoj tra seksa reproduktado. Genetika diverseco restas malalta, pliiĝante nur kiam la genprovizo el alia populacio okazas aŭ tre malrapide pliiĝas nur kiam okazas hazardaj mutacioj laŭ la tempopaso. Tio rezultas en malpliigo en la fortikeco de la populacio kaj en ĝia kapablo adaptiĝi al kaj survivi mediajn ŝanĝojn por selektado, kiel klimata ŝanĝo aŭ ŝanĝo en disponeblaj rimedoj.[1] Alternative, se survivantoj de botelkolo estas la individuoj kun la plej granda genetika bonfarto, la frekvenco de pli bonfartaj genoj ene de la genprovizo estas pliigita, kvankam la provizo mem estas malpliigita.

Thumb
Populacia botelkolo sekvata de rekupero (supren) aŭ formorto (malsupren).

La genetika drivo okazigita de populacia botelkolo povas ŝanĝi la proporcian hazardan distribuadon de aleloj kaj eĉ konduki al perdo de aleloj. La ŝancoj por enkruciĝo kaj genetika homogeneco povas pliiĝi, eble konduke al enkruciĝa depresio. Ankaŭ pli malgranda populacigrando povas okazigi akumuladon de damaĝaj mutacioj.[2]

Iomete diferenca formo de botelkolo povas okazi sed malgranda grupo iĝas reprodukte (ekz. geografie) separata el la ĉefa populacio, kiel pere de fondefiko, ekz. se kelkaj membroj de specio sukcese koloniigas novan izolatan insulon, aŭ el malgranda kaptivreproduktaj programoj kiel de animaloj en bestoĝardeno. Alternative, invadaj specioj povas suferi populacian botelkolon pere de fondefikoj kiam estas enkondukitan en sia invadoteritorio.[3]

Populaciaj botelkoloj ludas gravan rolon en konserva biologio (prie la koncepto de "minimuma eltenebla populacigrando") kaj en la kunteksto de agrikulturo (biologia kaj plagokontrolo).[4]

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.