From Wikipedia, the free encyclopedia
|
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
Hodiaŭ, la 26-a de junio festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
red. La 26-an de junio
Naskiĝis
Mortis
Personoj laŭ profesio:
Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj
Personoj laŭ ŝtato:
Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky
Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
Aristotelo (-384 - -322) (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estas tre grava greka filozofo. Li kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la jarcento XIII, Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formigis modernan sciencon. Scienco kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo.
La mapuĉoj ( <mapudungun: mapu che [homoj de lando] )? estas indiĝena komunumo kiu origine loĝis je centr-suda Ĉilio kaj Argentino.
Tiu gento ankaŭ plimalofte konatas per la nomo 'Araŭkanoj'. Tiun nomon la hispanaj konkerantoj prenis el la nomo Raŭko (la loko kie mapuĉoj loĝas). Tiu nomo (Raŭko), laŭ multaj fakuloj, devenas el la keĉua palqu (sovaĝa) aŭ awqa (ribelema).
La mapuĉa gento estas argentindevena kaj pere de longa migrado prenis la landon trovitan inter la riveroj Biobio kaj Toltén.
ZHANG Ziyi estas ĉina aktorino, kiu naskiĝis la 9-an de februaro 1979 en Beijing. Ŝia propra nomo (Ziyi) signifas "la feliĉa infano".
Ŝia patrino estis varteja instruistino kaj ŝia patro laboris kiel ekonomo. Por "fortigi sian korpon", la dekunujara Ziyi partoprenis en kursoj de danco en lernejo, kiu estis ligita kun la Danca Universitato en Beijing. Ŝi lernis tie kvar jarojn.
Kvankam ŝi jam sciis tre bone danci ricevante premiojn, en la aĝo de dek kvin jaroj ŝi decidiĝis ĉesigi la studadon pri danco kaj ekorientiĝi al la kino. Tiu ĉi elekto montriĝis tre sagaca, ĉar post kelkaj jaroj en la Centra Drama Akademio de Beijing ŝi estis elektita de Zhang Yimou, unu el la plej famaj reĝisoroj en Ĉinio, por roli en filmo Wǒde fùqīn mǔqīn - Miaj gepatroj. Tiu ĉi filmo ricevis la arĝentan Urson en la Berlinale 2000.
Johano Amoso KOMENIO (ĉeĥe Jan Amos Komenský, latine Comenius [komenius]; naskiĝis la 28-an de marto 1592 en Nivnice apud Uherský Brod; mortis la 15-an de novembro 1670 en Amsterdamo) estis elstara ĉeĥa filozofo, fondinto de la moderna pedagogio ("instruisto de la nacioj") kaj ĉefa reprezentanto de la ĉeĥa kulturo en la 17-a jarcento. Sur liaj principoj pri pedagogio ankoraŭ hodiaŭ staras la moderna lernejsistemo kaj pedagogia scienco. Li ankaŭ skribis pri la neceso kaj naturo de universala lingvo.
Post la studoj ĉe la universitatoj en Herborn kaj Heidelberg li loĝis dum kelkaj jaroj en la moravia urbo Přerov (legu Prĵerov) kiel instruisto de la "Unuiĝo de Fratoj" (husana eklezio) kaj pli poste kiel pastoro en Fulnek.
Francisco Manuel Oller Cestero (naskiĝinta 17-an de junio, 1833 - mortinta 17-an de majo, 1917) estis Puerto-Rika artisto. Oller estas konsiderata esti la sola Latin-Amerika pentristo roli en la evoluado de Impresionismo.
Oller naskiĝis en Bayamón, Puerto-Riko, la tria de kvar infanoj de Cayetano Juan Oller y Fromesta kaj María del Carmen Cestero Dávila. En la dek-unua vivjaro, li ekstudis arton sub Juan Cleto Noa, pentristo kiu estris artan akademion en San Juan, Puerto-Riko. Ĉi tie, Oller demonstris enorman talenton kaj en 1848 estis ofertita okazon daŭri siajn studojn en Romo per Generalo Juan Prim, Gubernatoro de Puerto-Riko; la oferto ne estis akceptita ĉar sia patrio pensis, ke li estis tro juna.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.