Portomarín
From Wikipedia, the free encyclopedia
Puertomarín en hispana[1][2] (oficiale kaj en galega Portomarín)[3][4] estas urbeto kaj municipo hispana situanta en la provinco Lugo, en la Aŭtonoma Komunumo Galegio.
Portomarín | |||
---|---|---|---|
municipo de Galegio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 27170 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 345 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 48′ N, 7° 37′ U (mapo)42.807222222222-7.6158333333333 [+] | ||
Areo | 115,1 km² (11 510 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Portomarín [+] | |||
La vilaĝo Portomarín naskiĝis kaj kreskis ĉe romia ponto super la rivero Minjo (rekonstruita en la Mezepoko) kaj ĉe la Jakoba Vojo. La 18an de majo de 1212, la Ordeno de Sankta Johano havigis foruon por ties regado kaj administracio.[5]
Kiam en 1962 oni konstruis la baraĵon de Belesar, la vilaĝo translokiĝis al apuda monto Monte do Cristo. Tie oni rekonstruis kelkajn de la plej gravaj konstruaĵoj, kaj civilaj kaj religiaj; ĉefe la Preĝejo de Sankta Nikolao, de stilo romanika starigita iam de la Ordeno de Sankta Johano, kies ŝtonoj estis numeritaj kaj rekunigitaj ordigite en ties aktuala loko. Kiam malaltiĝas la nivelo de la baraĵlago ankoraŭ videblas la restoj de la antikvaj konstruaĵoj, la maleo kaj la primitiva ponto.