Proksimaĵoj Sevilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Proksimaĵoj Sevilo (hispane Cercanías Sevilla, plennome Renfe Cercanías Sevilla) estas la interurba fervoja servo inter la urbo Sevilo, ĝia metropola areo kaj la ĉefaj urboj en la Provinco Sevilo. Ĝi estas funkciigita fare de la divizio Renfe Cercanías de Renfe sur la infrastrukturo de Adif.
Rapidaj faktoj Renfe Cercanías Sevilla, Renfe Proksimaĵoj ...
Renfe Cercanías Sevilla | |
---|---|
Trajno Civia 462 apud stacidomo Sevilla-La Negrilla | |
Renfe Proksimaĵoj | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Metropola areo de Sevilo |
Transportsistema speco | Ĉeurba fervojo |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 254 km |
Nombro de linioj | 5 C1C2C3C4C5 |
Nombro de stacioj | 33 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 668 mm |
Posedanto | Adif |
Transportisto | Renfe Operadora |
Fermi
Ĝi konsistas el 5 linioj, 254 km da fervojoj kaj 38 stacidomoj (2 el ili ekster servo: Fábrica de Pedroso kaj Arenillas) kiuj priservas Sevilon, la urbojn de la valo de Gvadalkiviro kaj la nordan regionon de la komarko Aljarafe. En 2017 la reto transportis pli ol 7 milionojn da pasaĝeroj.