kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Propila nitrito aŭ C3H7NO2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la nitrita acido kaj propila alkoholo. Propila nitrito estas senkolora, brulema kaj toksa likvaĵo kun agrabla odoro, analiza reakciaĵo uzata en kemiaj sintezoj kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Propila nitrito estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Propila nitrito reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj. Nitritaj esteroj malkompiniĝas per varmigo en karbona duoksido, akvo, nitrogena oksido kaj nitrogena duoksido.
Propila nitrito | ||||
Plata kemia strukturo de la Propila nitrito | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Propila nitrito | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 543-67-9 | |||
ChemSpider kodo | 10514 | |||
PubChem-kodo | 10979 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora, brulema kaj toksa likvaĵo kun agrabla odoro | |||
Molmaso | 89,0938 g·mol-1 | |||
Denseco | 0,886g cm−3[1] | |||
Bolpunkto | 47°C[2] | |||
Refrakta indico | 1,411 | |||
Ekflama temperaturo | 31,9 °C | |||
Solvebleco | Akvo:<0,1g/L | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R01 R05 R10 R20/21/22 R36/37/38 | |||
Sekureco | S16 S26 S27 S36/37/39 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H315, H319 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P264, P280, P302+352, P303+361+353, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P370+378, P403+235, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.