Prosimiulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Prosimiulo
Remove ads

Prosimiuloj estas tipo de primatoj kiu inkludas lemurojn, lorisojn, galagojn, kaj tarsiedojn, sed ne simiulojn, ekz., simiojn kaj grandsimiojn (inklude homojn). Ili estas konsideritaj kiel posedantoj de karakteroj kiuj estas pli "primitivaj" ol tiuj de simioj kaj grandsimioj.[1] Prosimiuloj estas la nuraj primatoj indiĝenaj de Madagaskaro, sed estas trovitaj ankaŭ tra Afriko kaj en Azio. Kun la escepto de tarsiedoj, ĉiuj vivantaj prosimiuloj estas en la subordo Strepsirino. Ĉar simiuloj (inklude la simiojn kaj la grandsimiojn) ne estas inkluditaj en la grupo de prosimiuloj eĉ kvankam ili descendas el la prosimiula plej ĵusa komuna praulo, prosimiuloj estas parafiletika grupo kaj ne klado.

Thumb
Tarsiedoj estas prosimiulaj primatoj, sed pli proksime rilata al simioj kaj al homoj (simiuloj) pli ol al aliaj prosimiuloj.
Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads