Provinco Isik-Köl
From Wikipedia, the free encyclopedia
La provinco Isik-Köl (aŭ Issyk Kul, Kol respektive Köl, aŭ regiono respektive oblasto Isik-Köl, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Ысык-Көл областы ["Isik-Köl oblasti"], ruse Иссык-Кульская область ["Issyk-Kulskaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj Oŝ administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio.
Provinco Isik-Köl | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
region of Kyrgyzstan [+] | |||
Lando | Kirgizio | ||
Koordinatoj | 42° N, 78° O (mapo)4278 | ||
Ĉefurbo | Karakol | ||
- koordinatoj | 42° N, 78° O (mapo)4278 [+] | ||
Akvokolektejo | 43 100 km² (4 310 000 ha) [+] | ||
Areo | 43 100 km² (4 310 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 450 700 [+] (2005) | ||
Denseco | 10,46 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | KG-Y | ||
Provinco Isik-Köl | |||
Vikimedia Komunejo: Issyk-Kul Region [+] | |||
La provinca areo kovras 43 100 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 437 200 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Karakol. La provinco najbaras (laŭ horloĝa direkto) al la provinco Almato de Kazaĥio norde, la kirgiziaj provinco Ĉuj kaj provinco Narin okcidente respektive sudokcidente, kaj al la aŭtonoma regiono Ŝinĝango en Ĉinio sudoriente.