La Sofia provinco (bulgare Софийска област, do "sofijska oblast"; vidu la artikolon oblast) - situas en la okcidenta centro de Bulgario, kaj je tri flankoj - norde, oriente kaj sude - ĉirkaŭas la urbon Sofio, kiu mem estas sendependa administra unuo; tamen la bulgaria ĉefurbo estas la administra centro de la provinco. La provinco havas loĝantaron de ĉirkaŭ 255 000 homoj, kovras areon de 7 059 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 22 komunumoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo CO (do "so").
| Ĉi tiu artikolo temas pri provinco en Bulgario. Por samnoma urbo rigardu la paĝon Sofio. Por alparola nomo "Sofio" ("Sofia", "Sophia", "Zofia", ...) legu la artikolon Sofio (nomo). |
Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Fermi