Provinco Breŝo
provinco de Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La provinco Breŝo (itale provincia di Brescia) estas provinco en la regiono Lombardio de norda Italio, kun pli ol unu miliono kaj cent mil loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Breŝo, estas la dua urbo laŭ loĝantaro en Lombardio.
Rapidaj faktoj Regionoj kaj provincoj de Italio, Ŝtato ...
Provinco Breŝo | |
Regionoj kaj provincoj de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono: | Lombardio |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | BS |
Areo: | 4 784 km² |
Ĉefurbo: | Breŝo |
Loĝantaro: | 1 247 583 (2020) |
Loĝdenso: | 261 loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 206 |
Poŝtkodo: | 25121-25136, 25010-25089 |
Kodo laŭ ISTAT: | 017 |
Telefona prefikso: | 030, 0364, 0365, 035 |
Retpaĝo: | Oficiala retejo |
Fermi
Ĝi samlimas la provincon Sondrio nord-okcidente, la provincon Bergamo okcidente, la provincon Kremono sud-okcidente, la provincon Mantovo sude, la provincon Verono (en Venetio) kaj la provincon Trento (en Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo) oriente.