Prunuso[1] ( Prunus ) estas holarktisa [2] genro de fruktodonantaj arboj kaj plantoj. Ĝi enhavas la persikon, la prunon, la migdalon, la ĉerizon, kaj aliajn. Entute la genro ampleksas plurajn centojn da specioj. Prunusoj estas parto de la sama biologia familio kiel rozoj -- la familio "Rozacoj".

Pliaj informoj Biologia klasado ...
Prunuso
Thumb
Ĉerizarbo (Prunus avium)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso:MagnoliopsidojMagnoliopsida
Ordo:RozalojRosales
Familio:RozacojRosaceae
Subfamilio:PrunoideojPrunoideae
Genro:PrunusoPrunus
Fermi

La frukto, kiun la prunuso donas, nomiĝas "drupo" kaj estas karna frukto kun malmola, iom granda kerno aŭ "ŝtono" ene. La floroj de prunuso emas esti blankaj aŭ rozkoloraj, kaj havas kvin petalojn kaj kvin sepalojn.

Multaj prunusaj specioj estas tre valorindaj ambaŭ pro sia suka frukto kaj pro sia abundo de floroj, kiujn multaj homoj uzas por ornami sian ĝardenon aŭ domon.

Ekzemplaj prunusaj specioj

Orienta duonsfero

Nordameriko

Noto

Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) ekzistas ankoraŭ kveĉo (speco de pruno longe ovoida, de ruĝeta ĝis nigreta, manĝata ofte sekigita) kaj renklodo (speco de pruno ĝenerale globa kaj verdeta aŭ flaveta, sukoriĉa kaj dolĉa), latine Prunus domestica subsp. italica, d:Q1283218. Por renklodo mankas ankoraŭ artikolo, kaj kveĉo, kiu eble estas sinonimo al slivo (de norme Zwetschge, regione Quetsche, nl kwets, sv sviskon, dsb slěwcyna almenaŭ germana kaj nederlande tre mmorigas pri "kveĉo"), devus ankoraŭ esti botanike enordigita.

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.