Kebekio

franclingva provinco en orienta Kanado From Wikipedia, the free encyclopedia

Kebekio
Remove ads

KebekioKebeko[1][2] (france Québec (elparolata: [kebɛk]), angle Quebec (elparolata: [k(w)əˈbɛk]), populare "la belle province" (la bela provinco)) estas la plej granda provinco de Kanado kun areo proksimume duoblo de tiu de Francio. Ĝia ĉefurbo estas Kebekurbo. La urbo plej granda de Kebekio estas Montrealo, unu de la plej grandaj kaj gravaj urboj de la tuta Franclingvio. Pli ol 5.700.000 kebekianoj parolas la francan kiel gepatran lingvon (kebekia dialekto), kaj en Kebekio, multe da anglalingvanoj ankaŭ uzas tiun lingvon.

Thumb
Rapidaj faktoj

Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 8 501 833 loĝantoj sur areo de 1 542 056 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km².

La nuna ĉefministro de Kebekio ekde la 18-a de oktobro 2018 estas François Legault. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Manon Jeannotte.

Remove ads

Historio

En Kebekurbo Samuel de Champlain fondis francan kolonion en 1608. Ankaŭ ĉi tie, en septembro de 1759, en la batalo de la Ebenaĵoj de Abrahamo ĉe Kebeko, Wolfe kaj la britoj venkis Montkalmon kaj la francan armeon. Pro tio, en 1763, Francio perdis la Novan Francion, vastan teritorion, kiu inkludis la Grandajn Lagojn kaj la valon de la Rivero Ohio (nun en Usono).

En 1867, Kebekio fariĝis unu el la fondaj provincoj de la kanada konfederacio, kaj la kebekianoj konservis la rajton paroli la francan kaj praktiki la Katolikismon. Hodiaŭ, multaj kebekianoj deziras apartigi sin de Kanado por konservi sian kulturon kaj por plibonigi sian vivon. Bedaŭrinde, tiu etna fiero havas malbonan ekonomian efikon. Pro necerto pri la estonteco de Kebekio, multaj firmaoj (inkluzive la faman Bankon de Montrealo) simple translokigis siajn ĉeflokojn el Kebekio. Tamen, post la plej lastatempa referendumo pri suvereneco en 1995, la provinco ekrekreskis ekonomie per altteknologio kaj internacia komerco.

Remove ads

Regionoj

Pliaj informoj Numero, Esperanta nomo ...

Plej grandaj municipoj

Pliaj informoj Municipo ...

Urboj

(Post urbaj kunigoj, 2002)

  1. Montrealo: 1 852 578 (3.544 685 kun ĉirc.)
  2. Kebeko, Aglomeraĵo Kebeko: 515 101 (734 583)
  3. Longejlo, Montereĝio: 387 848 h. (apud Montrealo)
  4. Lavalo: 359 165 h. (apud Montrealo)
  5. Gatineau, Otavio: 231 710 (265 107)
  6. Sherbrooke, Estrio: 142 774 (208 119)
  7. Tririvero, Maŭricio: 125 752 (158 073)
  8. Saganurbo, Saganio–Sankt-Johan-Lagio: 149 668 h. (157 375)
  9. Lévis, Ŝodierio-Apalaĉio: 126 245 (apud Kebeko)
  10. Terrebonne, Lanodierio: 85 008 (apud Montrealo)
  11. St-Jean-sur-Richelieu, Montereĝio: 82 061
  12. Repentigny, Lanodierio: 74 376 h. (apud Montrealo)
  13. Saint-Jérôme, Laŭrentidio: 61 315 h. (apud Montrealo)

Malgrandaj urboj

Remove ads

Unuaj Nacioj de Kebekio

  1. Inuoj
  2. Mohokoj
  3. Inuitoj
  4. Abanakoj
  5. Mikmakoj
  6. Krioj

Politiko

Vidu ankaŭ

Esperanto en Kebekio

En la lasta semajno de julio 2020 devis okazi en Kebekurbo la 53-a ILEI-Kongreso, sed estis prokrastita pro la pandemio. En la unua semajno de aŭgusto 2020 devis okazi la 105-a Universala Kongreso en Montrealo, sed same estis prokrastita pro la pandemio.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads