La nomo «Perigordo» venas de la gaŭla popolo Petrokoroj.
Konsisto
Perigordo, en la departemento Dordogne konsistas el:
norde, la verda Perigordo (ĉirkaŭ Nontron, kaj direkte al la sudokcidento de Châlus en Limoĝio), kies koloro estas asociita al tiu de la arbaroj el klaraj kverkoj kaj kaŝtanarboj, kiuj tie kreskas kaj, pro humideco, al herbejoj. Geologie, tio estas la granita parto de Dordonjo, kiu apartenas al la centra Masivo.
centre kaj nordokcidente, el Blanka Perigordo (ĉirkaŭ Ribérac kaj Périgueux), kies nomo venas de la koloro de la kalka grundo de tiu regiono. La vastaj cerealaj kampoj alinomigis ĝin grenejo de Perigordo.
sudoriente, el nigra Perigordo (ĉirkaŭ Sarlat-la-Canéda), historie la plej malnova nomo el la kvar, la nigra pro la arbaroj el ileksokverkoj, kiuj estas tre malhelaj.
sudokcidente, el Purpura Perigordo (ĉirkaŭ Bergerac), tiu nomo estas la plej nova (1970). Ĝi ŝuldigas al turismo, tio elvokas la koloron de la folioj de vitoj aŭtune[1]. Antaŭlonge, Bergerakio estis parto de la blanka Perigordo.
Karlo de Orleano, grafo de Perigordo estis kaptita fine de la batalo de Azincourt, en 1415. Li restis kaptito en Anglio ĝis en 1440.
Per edikto de julio 1607, la graflando Perigordo estis kunigita al la franca reĝlando[4].
Jacquou le Croquant, de Eugène Le Roy, rakontas la historion de la ribelo de la kamparanoj (franclingve "croquants"), kaj la detruon de la kastelo de Herm.
En iuj romanoj de Pierre Bordage, aparte Les fables de l'Humour kaj Le Feu de Dieu, Perigordo estas la scenejo.
La Rivière Espérance, serio de tri romanoj de Christian Signol, havas por scenejo la ĉefan riveron de Perigordo, Dordogne, de departementoj Corrèze kaj Lot ĝis en Gironde.
Krom sia metiartaĵoj, Perigordo estas fama pro sia gastronomio kaj la produktoj de sia grundo: