Quintanapalla [kintanaPAlja] estas vilaĝo kaj municipo situa en la provinco Burgoso, Malnova Kastilio, en la aŭtonoma komunumo (regiono) Kastilio-Leono (Hispanio), komarko Alfoz de Burgos, jurisdikcia teritorio de Burgoso. Ĝi situas en la centro de la provinco kaj nordoriento de la regiono.
Quintanapalla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09290 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 24′ N, 3° 32′ U (mapo)42.408333333333-3.5341666666667 [+] | ||
Alto | 933 m [+] | ||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quintanapalla [+] | |||
En tiu vilaĝo kaj post eldistanca geedziĝo, renkontiĝis por la unua fojo la gereĝoj Karlo la 2-a kaj Maria Luisa de Orleano novembre 1679.[1]
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 117 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
135 | 126 | 115 | 116 |
Ĝi distas 17 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, estas ĉe la rivero Vena kaj limas kun Hurones, Valle de las Navas, Monasterio de Rodilla, Rubena, Fresno de Rodilla kaj Atapuerca. Ĝi estas norde de Olmos de Atapuerca.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.