Radikaj nomserviloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Radikaj nomserviloj estas nomserviloj tenantaj datumon pri domajnoj de plej alta nivelo montrantan al la nomserviloj subtenantaj funkciadon de ĉiu el tiuj domajnoj. La bazaj radikaj serviloj de la domajna nomsistemo havas nomojn en la domajno root-servers.net kaj estas indikataj per la latinaj literoj de A ĝis M. Ili estas administrataj fare de diversaj organizaĵoj agantaj laŭ interkonsento kun ICANN. Kvanto de serviloj estas limigita lige al maksimuma amplekso de UDP-paketo (pli granda kvanto de serviloj postulus transiron al TCP por ricevo de respondo, kaj tio signife pligrandigus ŝarĝon).
Pluraj radikaj nomserviloj havas ŝutspegulojn. Ekzemple, rusia ŝutspegulo de la servilo F situas en Moskvo kaj tiu de la servilo K en Novosibirsko.
Pro ekzistintaj pasintece limigoj je amplekso de DNS-paketo (512 bitokoj) DNS-respondo povis mencii nur 13 servilojn; nun malantaŭ tiuj 13 nomoj staras pli ol 200 serviloj. La plej proksima al la uzanto ŝutspegulo de la demandita radika nomservilo estas elektata aŭtomate danke al IP AnyCast (angle: Anycast). Do, kaze de demando al K.root-servers.net, uzanto el Novosibirsko plej verŝajne demandos la novosibirskan servilon.
Funkciado de la radikaj nomserviloj estas vivograva por Interreto entute.
Jen malkonfirmo de disvastigitaj iluzioj[1]:
- ne la tuta interreta trafiko trairas radikan servilon;
- ne ĉiu DNS-demando estas traktata per radika servilo;
- la radikaj nomserviloj estas priservataj ne fare de volontuloj hobie sed fare de profesiuloj, kaj estas bone financataj;
- neniu organizaĵo (profitcela aŭ registara) regas la tutan sistemon.
Laŭ diversaj pritaksoj, nur inter 18 kaj 32 % de la resolvoj de domajnaj nomoj demandigas senpere radikan nomservilon, la ceteraj demandoj uzas kaŝmemoratajn NS-rikordojn pri domajnoj de plej alta nivelo.