From Wikipedia, the free encyclopedia
Radio 3ZZZ (trifoja Z) estas la plej granda multgenta radia stacio en Melbourne, Aŭstralio, konata sub la anglalingva nomo Ethnic Community Broadcasting Association, kiu elsendas programojn en diversaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Ĉiuj ĉefaj etnaj komunumoj loĝantaj en Melburno estas reprezentataj.
Krom kelkaj dungitoj kiuj estas pagataj ankaŭ ĝis 400 volontuloj kunlaboras en unu el la ĉirkaŭ 60 komunumaj lingvogrupoj por kaj pro sia propra komunumo. Ĝi funkcias ekde Brunswick, la najbara antaŭurbo de Melburno[1]. La komunuma elsenda licenco estis donita al 3ZZZ surbaze de ĝia diverseco de lingvoj kaj komunumoj. La dissendigan licencon de 3ZZZ posedas la Ethnic Community Broadcasting Association of Victoria Limited (Etna Komunuma Disvastiga Asocio de Viktorio, aspc), ankaŭ nomata ECBAV, ankaŭ funkciigas la stacion. La radiostacio estis kreita origine por la etnaj komunumoj de Melburno por aŭdi siajn proprajn lingvojn kaj subteni siajn kulturajn identecojn.
Radio 3ZZZ komencis disaŭdigi regule en junio 1989. Ekde oktobro 2000 la stacio aŭdeblas tra Aŭstralio kaj la resto de la mondo tra interreta dissendo, ekzemple pere la apo (vidu AKP[2] sub eksteraj ligiloj) de Radio Muzaiko per kiu eblas aliri la plimulton de la radio-elsendejoj en Esperanto.
Radio 3ZZZ estas ankaŭ loka aŭstralia radio, aŭdebla sur FM-radio, sed nur tra la metropola regiono de Melbourne ĝis Geelong al la Okcidento kaj Macedon norde sur FM-ondo 92.3 MHZ FM ĉiun lundon inter la 13:00-14:00 horo, loka tempo.
Elsendante 24 horojn tage oni taksas ke pli ol 400 mil personoj en la mondo aŭskultas 3ZZZ ĉiun semajnon. Eblas fariĝi membro de Radio 3ZZZ[3] per kiu vi povas helpi la daŭrigon de via lingva grupo ene de Radio 3ZZZ[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.