Ramanuĝa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ramanuĝa, Ramanuja aŭ Ramanujaĉarja (ĉirkaŭ 1017–1137; IAST: Rāmānujā; [ɽaːmaːnʊdʑɐ]) estis hindia teologo, filozofo, kaj unu el la plej gravaj reprezentantoj de la tradicio de Sri Vaiŝnavismo ene de Hinduismo.[1][2] Lia filozofia fundamento por devotismo influis sur la Bhaktia movado.[1][3][4]
Ramanuĝa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1017 (1017-01-01) en Sriperumbudur |
Morto | 1-an de januaro 1137 (1137-01-01) (120-jaraĝa) en Srirangam |
Lingvoj | tamila |
Okupo | |
Okupo | teologo • filozofo • poeto |
La guruo de Ramanuĝa estis Ĝadava Prakaasa, nome fakulo kiu estis parto de la pli antikva Advaita Vedānta monaĥa tradicio.[5] La tradicio Sri Vaiŝnava asertas ke Ramanuĝa malkonsentis kun sia guruo kaj la ne-duisma Advaita Vedānta, kaj anstataŭe sekvis en la tradicio de la Tamilaj Alvaroj, nome de la fakuloj Nathamuni kaj Ĝamunaĉarja.[1] Ramanuĝa famas kiel la ĉefa proponanto de la Viŝiŝtadvaita subskolo de Vedanto,[6][7] kaj liaj disĉiploj estis tre verŝajne aŭtoroj de tekstoj kiel la Ŝatjaĝaniĝa Upaniŝado.[5] Ramanuĝa mem verkis influajn tekstojn, kiel la "bhasja" de la Brahma Sutra kaj la Bagavadgito, ĉiuj en Sanskrito.[8]
Lia filozofio Viŝiŝtadvaita (konsiderita ne-duisma) konkurencis kun la Dvaita (teisma duisma) filozofio de Madhvaĉarja kaj Advaita (ne-duisma) filozofio de Adi-Ŝankaro, kune la tri plej influaj Vedantaj filozofioj de la 2a jarmilo.[9][10] Ramanuĝa prezentis la epistemologian kaj savteologian gravon de "bhakti", aŭ la devoteco al persona Dio (Viŝnu ĉe Ramanuĝa) kiel rimedo al spirita liberigo. Liaj teorioj asertas, ke estas plureco kaj distingo inter Ātman (animo) kaj Brahmo (metafizika, lasta realeco), kvankam li asertis ankaŭ ke estas unueco de ĉiuj animoj kaj ke la individua animo havas eblon realigi identecon kun la Brahmo.[11][10][12]