*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Gravaj genroj kaj specioj
ramno (Rhamnus) estas genro de arbedoj aŭ malgrandaj arboj kun ovalaj aŭ elipsaj folioj kaj malgrandaj periginaj, kvar- aŭ kvinnombraj, verdecaj aŭ blankecaj, ne tre okulfrapaj floroj. Ili havas la frukton de drupo kun 2-4 kernoj.
alaterno (Rhamnus alaternus) estas Sud-Eŭropa daŭrafolia arbedo kun malhele verdaj, brilglataj folioj memorigintaj pri tiuj de evonimo.
frangolo (Rhamnus frangula) estas arbo aŭ arbedo kun ovalaj folioj, kvinnombraj duseksaj floroj, pirograndaj ruĝaj-purpuraj-nigraj fruktoj. La ŝelo de la branĉoj uzatas kiel laksiga medikamento.
zizifo (Zizyphus): tropikaj aŭ subtropikaj arboj kaj arbedoj kun tre sukerhavaj drupoj, pro kiuj pluraj specioj estas kulturataj.
jujubzizifo (Zizyphus zizyphus): arbedoj aŭ malgrandaj arboj tropikaj aŭ subtropikaj, kies tre sukerhavaj prunograndaj drupoj (jujuboj) estas manĝeblaj krudaj, sekigitaj aŭ konfititaj kaj estas uzataj kiel popola kuracilo kontraŭ tusado.
lotusozizifo (Zizyphus lotus): nordafrika arbo, al kiu oni atribuas lotusfrukton, kiu laŭ la greka legendo forgesigis la patrolandon al la homoj, kiuj ĝin manĝis.