From Wikipedia, the free encyclopedia
En ĉina kaj japana por "ribelo", "insurekcio" aŭ "rezistado", ankaŭ "ĝenita" aŭ "konfuzita" 乱|乱 Ran estas Japana-Franca Edo-historia eposa filmo de 1985 reĝisorita kaj kunverkita de Akira Kurosawa. La filmo prezentas la aktoron Tatsuya Nakadai kiel Hidetora Ichimonji, kiu estas militsenjoro de la Epoko Sengoku, decidinta abdiki kiel reganto favore al siaj tri filoj. La historio estas bazita sur legendoj de la daimio Mōri Motonari, same kiel en la ŝekspira tragedio Reĝo Lear.
Ran | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 乱 |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 1 jun. 1985, 10 apr. 1986, 18 sep. 1985, 20 dec. 1985, 1985 |
Ĝenro | milita filmo, filma dramo |
Kameraado | Takao Saito, Asakazu Nakai, Masaharu Ueda |
Reĝisoro(j) | Kurosawa Akira |
Produktisto(j) | Serge Silberman |
Scenaro | Kurosawa Akira |
Filmita en | Japanio |
Loko de rakonto | Japanio |
Muziko de | Tōru Takemitsu |
Rolantoj | Tatsuya Nakadai • Akira Terao • Jinpachi Nezu • Daisuke Ryū • Mieko Harada • Peter • Hitoshi Ueki • Jun Tazaki • Hisashi Igawa • Mansai Nomura II • Yoshiko Miyazaki • Kenji Kodama |
Produktinta firmao | Asmik Ace Entertainment Kadokawa Daiei Studio |
Honorigoj | Amanda Award for Best Foreign Feature Film • Akademia Premio por la Plej Bona Kostumfasonado |
IMDb | |
Ran estis la lasta eposa filmo de Kurosawa. Per buĝeto de 12 milionoj da usonaj dolaroj, ĝi estis la plej multekosta japana filmo iam produktorita en tiu epoko.[1] Ran estis prezentita la 31-an de Majo 1985 en la Internacia Filmofestivalo de Tokio kaj la 1-an de Junio 1985, en la resto de Japanio. La filmo famiĝis pro siaj povegaj scenoj kaj uzado de brilkoloraj vestaroj: fakte la vestodezajnisto Emi Wada ricevis Oskar-premion pri plej bonkvalita vestaro pro sia laboro en Ran. La distingega filma muziko inspirita de Gustav Mahler kaj komponita de Toru Takemitsu, estas ludata izole kun etosa silenta sonaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.