Reĝa Muzeo por Mez-Afriko (Belgio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Muzeo por Mez-Afriko (nederlande : Koninklijk Museum voor Midden-Afrika), funkcianta sub la nomo AfricaMuseum ekde 2018, estas etnografia kaj naturhistoria muzeo pri la iama belga kolonio. Krom Kongo (la nuna Demokratia Respubliko Kongo, DRC), la belga kolonia imperio ankaŭ inkluzivis en Afriko Ruanda-Urundi, kiu fariĝos Ruando kaj Burundo post la sendependeco en 1960. La konstanta kolekto aspektis eksmoda kaj uzis rasisman scenografion laŭ la nuntempaj normoj[1]. La eksa Reĝa Muzeo por Mez-Afriko kiu havis tutmondan renomon[2][3] estis nomata 'la tutlasta kolonia muzeo en la mondo'[4]
Reĝa Muzeo por Mez-Afriko | |||
---|---|---|---|
Federal Scientific Institute • muzeo de natura historio • muzeo de historio • muzea konstruaĵo • muzeo • Heredaĵo-biblioteko | |||
Lando | Belgio vd | ||
Situo | Tervuren | ||
Adreso | Leuvensesteenweg 13 | ||
Poŝtkodo | 3080 | ||
Konstrustilo(j) | novklasika arkitekturo vd | ||
Arkitekto(j) | Charles Girault vd | ||
Estiĝo | 1898 | ||
Malfermo | 8-a de decembro 2018 | ||
Direktoro | Guido Gryseels | ||
Koordinatoj | 50° 49′ 51″ N, 4° 31′ 7″ O (mapo)50.8308894.518497 | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.africamuseum.be | ||
La muzeo kaj en la pasinteco kaj nuntempe funkcias samtempe kiel scienca instituto[4] kun grava dokumenta centro pri la kulturo kaj naturo de Afriko[5].
La muzeo ekestis en 1897 rezulte de kolonia ekspozicio kaj ĝis 1960 (la jaro de la sendependeco) la muzeo estis financita de la belga Ministerio de la Kolonioj kaj ludis gravan rolon en la reprezentado de Afriko, la afrikanoj kaj en la gloro de la kolonio kaj ĝiaj fondintoj,[6]
Post kvin jaroj de renovigaj laboroj la muzeo remalfermiĝis en decembro 2018. Ĝi havas ekspozician areon de 11 000 m² kaj la muzeo ankaŭ montras pli afrikecan vizaĝon[7].
Nova estas ke la konstanta ekspozicio renoviĝis kaj ke pli da atento estas dediĉata al la historio de la kolonia periodo, pri kio okazis en Afriko kun pli kritika rigardo al la kolonia pasinteco kiu estis antaŭe tro unuflanka rakonto[2].