Regno de Kumarkaj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La regno de Kumarkaj (aŭ Q'umarkaj) estis suverena ŝtato fondita de la kiĉeoj en la 13-a jarcento en la altebenaĵoj de la nuna Gvatemalo. Ĝi ekzistis ĝis la 15-a jarcento kiam la hispana konkero sub gvidado de Pedro de Alvarado venkis ĝin en 1524.
Rapidaj faktoj
Regno de Kumarkaj | |||||||||
| |||||||||
setlejo • urbo • ŝtato • arkeologia loko • historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
K’iche’ | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Fermi
La kiĉea regno atingis sian pinton sub la reĝo K'iq'ab, kies ĉefurbo estis la fortikaĵo Q'umarkaj (konata ankaŭ per sia naŭatla nomo Utatlan) proksime al la nuna urbo de Santa Cruz del Quiché. Dum sia regno la kiĉeoj estris vastajn areojn de la gvatemala altebenaĵoj ĝis Meksiko kaj ili subpremis aliajn majaojn, kiel la Tz'utujil, Kaqchikel kaj Mam aŭ la Pipil.