La ĉeesto de la religioj en Angolo estas vasta kaj varia, kun pli ol mil religiaj komunumoj disigitaj tra la tuta lando; por plej multaj el ili oni povas diri, ke temas pri kristanoj;[1] Katolikismo estas proksimume la religio de la duono de la loĝantaro. Aliaj grupoj de kristanoj inkluzivas la adeptojn de Baptismo, Metodismo, Kongregacionismo, Luteranismo kaj fine Kalvinismo kaj Adventismo. Kune kun aliaj kristanaj ne-protestantaj grupoj, ĉiuj ĉi tiuj kredoj reprezentas ĉirkaŭ kvaronon de la loĝantaro.
Post la sendependeco disde Portugalio akirita en 1975, multaj anoj de pentekostismo kaj evangeliismo kreis multajn komunumojn, kiuj ekestis kune kun aliaj de indiĝena tipo, la plej grava el ili estas la Universala Eklezio de la Regno de Dio de brazila origino. Ekzistas ankaŭ du "afrikaj kristanaj eklezioj", kiuj sekvas sinkretismon, nome Kimbangismo kiu havas sian originon en la nuna Demokratia Respubliko Kongo, kaj la indiĝena tokoisma fido.
Ene de Angolo ekzistas ankaŭ malgranda malplimulto de islama kredo, ĉefe anoj de sunaismo, kiuj enmigris el diversaj aliaj afrikaj landoj. Iuj angolanoj, precipe en la plej foraj kamparaj vilaĝoj, profesas tradiciajn afrikajn religiojn; sed ĉi tiuj kredoj ankaŭ kun-ekzistas en granda parto de tiuj, kiuj konvertiĝis al kristanismo.
Procentaĵoj en 2015
1 | Katolikismo | 56.4 |
2 | Protestantismo | 37.0 |
3 | Afrikaj religioj | 4.4 |
4 | Aliaj religioj | 1.1 |
5 | Ateismo | 1.0 |
Notoj
Bibliografio
Rilataj eroj
Eksteraj ligoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.