Renaud
From Wikipedia, the free encyclopedia
Renaud (Renaud Séchan) (naskiĝis la 11-an de majo 1952 en Parizo, Francio) estas fama kantisto de francaj kanzonoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Séchan (apartigilo) |
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Renaud | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1952 (1952-05-11) (71-jaraĝa) en 15-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Montaigne |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Olivier Séchan |
Patrino | Solange Mériaux/Séchan |
Frat(in)o | Thierry Séchan |
Edz(in)o | Romane Serda • Dominique Quilichini |
Infanoj | Lolita Séchan • Malone Séchan |
Okupo | |
Okupo | kantotekstisto • kantisto • komponisto • verkisto • kantaŭtoro • kantoverkisto • filmkomponisto • filmaktoro • diskografa artisto • muzikisto |
Fermi
Li estas unu el la plej famaj kantistoj en Francio. En liaj kanzonoj li miksas ribelon kaj tenerecon, ekbatalon kaj humuron por kritiki socion, por doni omaĝon aŭ ridi. En ĉiuj siaj kanzonoj, li uzas parolmanieron ege personan kaj multe da slango.
Renaud ankaŭ aktoris kelkajn filmojn, el kiuj estas adapto pri la romano Germinal de Émile Zola. Tiu verko temas pri la laboristaj ribeloj en la karbaj minejoj en la Norda parto de Francio.