Franca verkisto de romanoj kaj teatraĵoj naskiĝinta en 1918 From Wikipedia, the free encyclopedia
René de OBALDIA (en Esperanto Renato Obaldio ; naskiĝis la 22-an de oktobro 1918 en Honkongo, mortis la 27-an de januaro 2022 en 9-a arondismento de Parizo) estis franca dramverkisto, verkisto kaj poeto.
Verkisto de romanoj kaj de teatraĵoj, kromnomita «Inventinto de la lingvo» (france « Inventeur du langage »), René de Obaldia verkis tekstojn kiuj preskaŭ ĉiuj havas etoson humuran fantazian kaj fantastan. Li estas ano de la Franca Akademio.
Pranepo de José Domingo de Obaldia, 2a Prezidanto de la Panama Respubliko, filo de la panama diplomato José Clémente de Obaldia (kiu poste fariĝis Ministro pri Internaj Aferoj) kaj de pikarddevena patrino Madeleine Peuvrel, kuzino de Michèle Morgan, li kreskis en Parizo kie li studis en lycée Condorcet antaŭ esti mobilizita en 1940. Militkaptite, li estis sendita al la malliberejo stalag VIII C (Żagań). Li estis laborigita en la brikfabriko de Kransdyhernfurt la 26-an de junio 1940, kaj sekve en komando en Auras-ĉe-Oder, la 6-an de oktobro 1940, por arbarordigado.
Eĉ en la plej aĉaj momentoj li konservis apartan humursenton. Ekzemple okaze de la arestado de la pastro de Auras, suspektita pro kunlaboro kun la malamiko, li diris al siaj kunmalbonsortuloj ke li demandis sin kial la Nazioj ne arestis ankaŭ la ulon de la parolanta horloĝo: «je kvara bipo, estos precize la...»
Li estis resendita en sian patrolandon estante grave malsana en 1944. Li rilatis kun Clara Malraux, Alain Robbe-Grillet, Roland Barthes kaj Jean-Michel Atlan.
Li komencis sian dramverkistan karieron dank' al Jean Vilar, en 1960, kiu surscenigis en la Théâtre national populaire (Parizo) lian unuan grandan teatraĵon Génousie, poste kun André Barsacq kiu surscenigis premiere en Théâtre de l'Atelier (Parizo) Le Satyre de la Villette. Ĉi tiu komedio lokas lin flanke de liaj plej aĝaj kolegoj Jacques Audiberti, Ionesco, Beckett.
Li estas de 50 jaroj unu el la francaj dramverkistoj kies teatraĵoj estas plej ofte surscenigataj ĉie en la mondo, kaj unu el la plej internaciaj. Liaj verkoj estas tradukitaj en 28 lingvojn, el kiuj notinde Esperanto, pri kio li publike fieras:
|
Li verkis tekstojn de kanzonoj por Luis Mariano kaj estis partnero de Louis Jouvet en filmo.
Elektita en la Franca Akademio la 24-an de junio 1999 en la 22a seĝo, post Julien Green, li estas nun ties plej aĝa ano post la forpaso de Félicien Marceau la 7-an de marto 2012.
Tio kio plej impresas ĉe li estas surpriza verkkapablo. La teatraĵoj de Obaldia ĉiam disvolviĝas en kadro de la nuntempo kaj pritraktas nuntempajn temojn. La komikeco de liaj verkoj estas ekster dubo. Lia teatro invitas la spektanton en alian mondon ol tiu de la ordinara vivo. Ekzemple en Génousie la aŭtoro anstataŭigas la ordinaran francan lingvon per la genuzia lingvo kiu ankaŭ estas lingvo de fantazio, sonĝo kaj amo. Li ludas kun la lingvo por diserigi ties guston per vortludoj kaj imitado de plej diversaj parolmanieroj. Li sinsekvigas interpersonajn rilatojn kaj nekredeblajn situaciojn sen ia limo, ĉiam kun tenera fono. En liaj verkoj oni « parolas obaldian indiĝenan lingvon (ĝi estas kruda scienca kaj malpruda lingvo, kiu esprimiĝas per aleksandroj, kalemburoj kaj parodioj). Oni tie opinias ke absurdo estas pli serioza ol racio. Oni tie praktikas mildan anarĥiismon. Oni tie renkontiĝas laŭ la sezono kun Queneau, Jarry, Ionesco kaj Giraudoux [3]. »
« La aparta eco de René de Obaldia estas humuro per ridindaĵoj » (T. Morimoto).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.