Richard E. Byrd
From Wikipedia, the free encyclopedia
Admiralo Richard E. Byrd, Jr., USN (25a de oktobro 1888 – 11a de marto 1957) estis usona mararmea oficiro kiu specialiĝis en esplorado. Li estis pionira usona aviadisto, polusa esploristo, kaj organizanto de polusa logistiko. Aviadilflugoj, en kiuj li servis kiel navigadisto kaj ekspediciestro, trapasis la Atlantikan Oceanon, segmenton de la Arkta Oceano, kaj segmenton de la Antarkta Altebenaĵo. Byrd postulis, ke liaj ekspedicioj estis la unuaj kiuj atingis la Nordan Poluson kaj la Sudan Poluson el aero. Tamen, majoritato de polusaj fakuloj havas nuntempe la opinion ke Roald Amundsen estis la unua kiu verigiteble atingis ambaŭajn polusojn.[1][2]
Richard E. Byrd | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Richard Evelyn Byrd |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1888 (1888-10-25) en Winchester |
Morto | 11-an de marto 1957 (1957-03-11) (68-jaraĝa) en Bostono |
Tombo | Arlingtona nacia tombejo |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Winchester |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Virginio • Virginia Armea Instituto • Usona Mararmea Akademio |
Familio | |
Patro | Richard Evelyn Byrd, Sr. |
Patrino | Ellinor Bolling Flood |
Frat(in)o | Harry F. Byrd |
Edz(in)o | Marie Donaldson Ames |
Infano | Richard Evelyn Byrd III |
Okupo | |
Okupo | esploristo • oficiro • oceanografo • piloto |
En 1934 li pasigis tutan vintron sola en esplorstacio en Antarkto.
Edsel Ford financis la polusajn ekspediciojn de Byrd.
Byrd ricevis la Honoran Medalon, la plej alta honora medalo pro heroismo donita en Usono.