municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Rillo de Gallo estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 44 loĝantoj sur areo de 24,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas rillanos respektive rillanas.
Rillo de Gallo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) | ||
Poŝtkodo | 19340 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 44 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 52′ N, 1° 56′ U (mapo)40.867222222222-1.9361111111111 [+] | ||
Alto | 1 055 m [+] | ||
Areo | 24,88 km² (2 488 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rillo de Gallo [+] | |||
Rillo de Gallo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.055 m super marnivelo, kaj maksimuma alto en la monteto Loma de las Matillas je 1.404 metroj de altitudo; je 135 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°52′02″N 1°56′10″Ok.
La municipa teritorio de Rillo de Gallo limas norde kun Pardos kaj Torrubia, sude kun Corduente, oriente kun Rueda de la Sierra kaj kun Molina de Aragón kaj okcidente kun Herrería.
La rivero Gallo, kiu havigas duan nomon al la municipo fluas malproksime de la urba kerno, sed ja irigacias ĝiajn terojn. Aliaj fluaĵoj estas la riveroj Viejo, Herrería aŭ Saúco kaj Seco.
Estas fosilia arbaro el Permio.
Rillo de Gallo estis unu el unuaj lokoj de Hispanio kie oni ttrovis spuron de dinosaŭro. Tio okazis en 1896 kiam lokano trovis "la ŝtonan kruron de bestaĉo", kiun la tiamaj fakuloj priskribis kiel "ŝtonigita kruro de fortika animalo" kiun ili identigis kun chirotherium.[1] Montro de la pruvoj de ekzistado de reptilioj en la fosilia registraro estas ĝiaj spuroj de Triaso, kiuj troviĝas en la Geomina Muzeo de Hispanio en Madrido.
Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam ĉe 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 324 loĝantoj en 1960 al 52, tio estis oni perdis preskaŭ 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Rillo de Gallo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Rillo de Gallo kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 44 en 2023.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: naturo, geologiaj interesaĵoj kaj fosilioj (paleontologio). En kuirarto elstaras la kolbasoj, inter kiuj menciindas sangokolbasoj kaj ĉorizoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.