Rivero Deva
From Wikipedia, the free encyclopedia
Deva [DEba] estas rivero en la nordo de Hispanio. Ĝi fluas tra la aŭtonomaj komunumoj Kantabrio kaj Asturio. Ĝi elfluas en la vilaĝo Fuente Dé (Kantabrio) kaj enfluas en la Kantabran Maron (Atlantiko).
Rapidaj faktoj Deva, Bazaj informoj ...
Deva | |
---|---|
Rivero Deva en Camaleño | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Kantabrio Asturio ( Hispanio) |
Longeco | 64 km |
Akvokolekta areo | 1 195 km² |
Averaĝa trafluo | 33,4 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Fuente Dé (municipo Camaleño) |
- Alteco super marnivelo | 1 100 m |
Enfluejo | Kantabra Maro Estuaro Tina Mayor (limo inter Kantabrio kaj Asturio) |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Fermi
Ĝia plej granda alfluanto estas la rivero Cares, kiu elfluas en Asturio kaj alfluas al Deva en la vilaĝo Panes, ĉe Puente Llés. Kaj Deva kaj Cares estas popularaj por fiŝkaptistoj pro tio, ke en ili abundas salmoj.