Rize
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rize (greke Ρίζα, Riza, signifas "deklivo, montoflanko", kartvele რიზე, armene Ռիզե) estas urbo en nordorienta Turkio. Ĝi estas administra centro de la provinco Rize. La malnova urbonomo estas Rhizaeum.
Rapidaj faktoj urbo • urbego • municipo • distrikto de Turkio ...
Rize | |||
urbo • urbego • municipo • distrikto de Turkio | |||
---|---|---|---|
| |||
Regiono | Nigra Mara regiono | ||
Provinco | Provinco Rize | ||
Geografia situo | 41° 1′ N, 40° 31′ O (mapo)41.02472222222240.522222222222 | ||
Alto super la marnivelo | 6 m | ||
Loĝantaro | 78144 (en 2000) | ||
Poŝtkodo | 53 | ||
Telefona kodo | (0090)+ 464 | ||
Aŭtokodo | 53 | ||
Estro | Halil Bakırcı | ||
Retpaĝaro | http://www.rize.bel.tr | ||
Fermi
La urbo situas sur arbara monta flanko kaj etendiĝas ĝis la maro. La klimato estas milda, la plantaro estas abunda. La urbo Trabzon situas 66 km okcidente, Hopa 88 km oriente (proksime al la armena limo), Erzurum sude.
Ĉefa branĉo de la loka ekonomio estas la kultivado de teo, kiun oni prilaboras en la urbo. La kultivado de tearbustoj estis enkondukita en la 1940-aj jaroj, en 1958 oni fondis esploran insituton por evoluigi tion. Oni kultivas tie ankaŭ kivion. Alia grava ekonomia branĉo de Rize estas la fiŝkaptado.