![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fb/Greater-scaup-male2.jpg/640px-Greater-scaup-male2.jpg&w=640&q=50)
Rokanaso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Rokanaso aŭ Granda rokanaso (Aythya marila) estas birdo el la Anasedoj. Ĝi estas malgranda kompare kun aliaj merganasoj; tamen ĝi estas pli grandaj ol la tre proksime rilata Malgranda rokanaso. Ĝi estas ĉirkaŭpolusa specio, kio signifas, ke ties teritorio cirklas unu el la teraj polusoj. Ĝi pasas la somerajn monatojn reproduktanta en Alasko, norda Kanado, Siberio, kaj la plej nordaj lokoj de Eŭropo kaj Siberio. Dum vintro ĝi migras suden al marbordoj de Nordameriko, Eŭropo kaj Japanio.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() masklo en Kalifornio
![]() ino en Kalifornio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aythya marila (Linnaeus, 1761) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Natura arealo | ||||||||||||||
subspecioj | ||||||||||||||
A. m. marila | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La maskloj de la Rokanasoj estas pli grandaj kaj havas pli rondoformajn kapojn ol la inoj; ili havas brilbluan bekon kaj flavajn irisojn. Ili havas malhelajn kapojn kun brila malhelverda nuanco, blankajn subajn partojn kaj flugilojn kun blanka flugilstrio. La inoj estas ĉefe brunaj, kun blankaj bendoj en la flugilpintoj. Ili havas bluan bekon kiu estas iomete malpli senkolora ol ĉe la maskloj.
La Rokanaso nestumas ĉe akvo, tipe sur insuloj en nordaj lagoj aŭ flosantaj amasoj de vegetaĵaro. Ili ekreproduktiĝas dujaraĝaj, sed ekkonstruas nestojn en la unua jaro. La masklo havas kompleksan pariĝadan ceremoniaron, kio okzas ĉe la revena migrado al la someraj reproduktejoj kaj konkludas kun la formado de monogama paro. La ino demetas 6 al 9 ovojn olivec- al sablokoloraj ovoj. La eloviĝo okazas post 24 al 28 tagoj. La lanugokovrataj anasidoj kapablas sekvi sian patrinon serĉe de manĝo tuj post eloviĝo.
La Rokanaso manĝas akvajn moluskojn, plantojn kaj insektojn, kiujn ili akiras per mergado subakve. Ili formas grandajn grupojn, kiuj povas nombri en miloj. Ties ĉefa minaco estas homa disvolviĝo, kvankam ili estas predataj ankaŭ de gufoj, skunkoj, lavursoj, vulpoj, kojotoj kaj homoj. La populacioj de Rokanasoj malpliiĝis ekde la 1980-aj jaroj; tamen ili estas ankoraŭ listataj kiel specio Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo.