Franca verkisto, Nobel-premiito pri literaturo, (1866 - 1944) From Wikipedia, the free encyclopedia
Romain ROLLAND naskiĝis la 29-an de januaro 1866 en Clamecy, mortis la 30-an de decembro 1944 en Vézelay estis franca verkisto.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Romain Rolland (Tramtransporto en Parizo). |
La filo de instruisto studis en Parizo kaj Romo, laboris poste kiel instruisto kaj de 1903 ĝis 1912 kiel profesoro pri muzikscienco en La Sorbonne. En la jaro 1915 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.
Sian literaturan agadon li komencis per (ĉefe historiaj) dramoj kaj biografioj. Dum la Unua mondmilito li dediĉis sian energion al la celo de paco. Ekde 1921 li interesiĝis pri la hinda kulturo: Li renkontiĝis kun Rabindranath Tagore kaj Jawaharlal Nehru kaj verkis en 1923 biografion pri Mohandas Karamchand Gandhi. Rabindranath Tagore kaj Romain Rolland ambaŭ estas Nobelpremiitoj aprobintaj studintaj aŭ uzintaj Esperanton. En 1922 Romain Rolland akceptis la honoran prezidantecon de la dua kongreso de SAT. En la 1930-aj jaroj li vojaĝis al Sovetunio, renkontiĝis i.a. kun Maksim Gorkij kaj Stalino, sed lia simpatio al la komunismo pli kaj pli cedis al kritikemo. En la jaro 1942 li verkis sian membiografion Le voyage intérieur.
Trovu « Romain Rolland » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.