ŝtata korporacio en Rusio okupiĝanta pri atomaj stacioj kaj teknologioj From Wikipedia, the free encyclopedia
Rosatom Ŝtata Atomenergia Korporacio (en rusa: Росатом; IPA: [rɐsˈatəm]) estas ŝtata korporacio (ne-profita organizaĵo) en Rusio, establita en 2007, nome la regula korpuso de la Rusia nuklea komplekso. Ĝi havas sidejon en Moskvo. Rosatom regas ĉiujn nukleajn aferojn de la Rusia Federacio, kaj civile kaj milite, totale super 360 negocoj kaj esplorunuoj, inklude ĉiujn Rusiajn nukleajn glacirompilojn.
Rosatom | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • state corporation vd | ||
Dum | 2007 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Federal Agency on Atomic Energy | |
Jura formo | state corporation | |
Sidejo | Moskvo | |
Lando | Rusio | |
Estr(ar)o | Sergei Kirienko | |
Dungitoj | 256 600 (stato: 2015) | |
Agokampo | nuklea reaktoro | |
filiaj kompanioj | Tekhsnabexport • OKBM Afrikantov • Atomenergoprom • Atomstroyexport • Dukhov Automatics Research Institute • Atomflot vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Ĉe la komerca agado kiu direktas sin al nuklea energio kaj al nuklefuelaj ciklinstalaĵoj, ĝi funkcias kiel registara agentejo, ĉefe en la kampo de nacia sekureco (nuklea dekonvinko), nuklea kaj radiada sekureco, baza kaj aplikita sciencoj. Krome, ĝi havas la aŭtoritatecon por plenumi je la konto de la Rusia Federacio la internaciajn interkonsentojn entreprenitajn de la ŝtato rilate al la porpaca uzado de atoma energio kaj ne-prolifero.
Rosatom tenas la duan lokon en la mondo laŭ terminoj de posedo de kuŝejoj el uranio, kaj kvaran laŭ terminoj de produktado de atomenergio; ĝi produktas 40% el la riĉigita uranio el la tuta mondo kaj 17% el la nuklea fuelo el la tuta mondo. Rosatom estas la sola vendisto en la mondo kapabla proponi la tutan gamon de produktoj kaj servoj de la atomindustrio, starte el specializitaj materialoj kaj ekipaĵaro kaj la tutan vojon al finigitaj produktoj kiaj atomaj centraloj aŭ atomenergiaj glacirompiloj.[1]
La rusia registaro havas tri ĉefajn celojn por Rosatom: sekurigi eltenablan disvolvigon de la komplekso por nukleaj armiloj; pliigi la nuklean kontribuon en la generado de elektro (al 25%-30% ĉirkaŭ 2030) kun konstanta sekureca plibonigo; kaj plifortigi la landan pozicion en la tutmonda merkato de nuklea teknologio, etendante tradiciajn merkatojn kaj akirante novajn.
Rosatom efektivigas plurajn projektojn tra la mondo, plejparte en evoluontaj landoj.
En 2016 en vilaĝo Rooppur (Bangladeŝo) sur areo je 429,78 hektaroj Rosatom komencis konstruadon de la nuklea elektrostacio pova je 2,4 gigavatoj. La projekto kostas 12,65 miliardojn da usonaj dolaroj, el kiuj 90% estis pruntedonitaj de la rusia registaro por garantii produktadon de malmultekosta energio surbaze de modelo konstruado-posedado-operaciado. La du elektrogeneratoraj blokoj devos ekfunkcii en 2023-2024. Rusio liveros nuklean fuelon por ilia funkciado. Ĝi konsentis ankaŭ trejni lokajn fakulojn kaj repreni nukleajn rubojn por posta pritraktado[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.