From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝeca egreto (Egretta rufescens) estas malgranda ardeo nome birdospecio de la familio de Ardeedoj.
Ruĝeca egreto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝeca egreto | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Egretta rufescens (Gmelin, 1789) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Natura arealo : flave nur reproduktejoj, blue vintrejoj kaj verde la tutan jaron | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en Centrameriko, Bahamoj, Karibio, la Golfa Marbordo de Usono, kaj Meksiko.[1] Estas postreprodukta disiĝo al fora nordo el la nestaj teritorioj. En la pasinto, tiu birdo estis viktimo de plumkomerco.
Laŭ la Teksasa Parko kaj Naturo Departmento (TPWD), estas nur 1,500 al 2,000 reproduktaj paroj de Ruĝecaj egretoj en Usono – kaj plej el tiuj estas en Teksaso.[2] Ili estis klasitaj kiel "minacata" specio en Teksaso kaj ricevas specialan protekton.
Oni konas du subspeciojn de Egretta rufescens:[3]
Tiu specio atingas 68–82 cm laŭ longo, kun enverguro de 116–125 cm.[2][4] La korpomaso (pezo) en tiu specio povas gami el 364-870 g.[5] Inter standardaj mezuroj, la flugilmalfermo estas 29-34.3 cm, la vosto estas 8.8–13 cm, la beko estas 7.3-9.2 cm kaj la tarso estas 11.7-14.7 cm.[6] Ĝi estas mezgranda, longkrura, longkola ardeo kun longa pinteca rozkolora beko kun nigra pintoduono. La kruroj kaj piedoj estas bluecnigraj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed estas du koloraj morfoj. La plenkreskulo de la malhela morfo havas ardezbluecan korpon kaj ruĝecbrunajn kapon kaj kolon kun krestecaj plumoj. La plenkreskulo de la blanka morfo havas tute blankan korpan plumaron. Junuloj havas brunajn korpon, kapon kaj kolon. Dum pariĝado, la maskla plumaro ŝanĝas al rusteca en kapo, kolo kaj dorso.
La Ruĝeca egreto estas konsiderata unu el plej aktivaj ardeoj, kaj estas ofte vidata dummove. Ĝi gvatas predon pervide en neprofunda akvo multe pli aktive ol aliaj ardeoj kaj egretoj, ofte kurante energie kaj uzante la ombron de siaj flugiloj por malpliigi la lumobrilon super la akvo kiam ĝi estas en situacio harpuni fiŝon; la rezulto estas fascina danco. Pro ties kuraĝa, raba kaj eĉ gracia manĝokutimaro, la fakulo Pete Dunne kromnomis la Ruĝecan egreton kiel "la Tyrannosaurus Rex de la Ebenaĵoj".[7] Ili manĝas fiŝojn, ranojn, krustulojn, kaj insektojn. La birda kutima krio estas mallaŭta, gorĝeca kvakado.
La reprodukta habitato de la Ruĝeca egreto estas tropikaj marĉoj. Ili nestumas en kolonioj, ofte kun aliaj ardeoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. Tiuj kolonioj estas kutime situantaj en marbordaj insuloj. Tiuj birdoj faras bruemajn ceremoniajn memmontradojn. Ili ĝenerale inkludas skuadon de la kapo dum la saluta ceremonio, sekve de persekutadoj kaj cirklaj flugoj. Ili inkludas ankaŭ levadon de kolaj, dorsaj kaj krestaj plumoj, akompane de bekofrapado, simile al tio de la Trikolora egreto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.