From Wikipedia, the free encyclopedia
La esprimo rusa formalismo[1] estas uzata por referenci al intelektula movado kiu markas la naskon de la literatura teorio kaj de la literatura kritiko kiel aŭtonomaj fakoj, kiu havis ankaŭ influon en la evoluo de la lingvistiko.
Tiu literaturscienca evento okazis inter 1916 kaj 1928 pro kio ludis en ties disvolvigo ludis fundamentan rolon la historiaj okazaĵoj (ĉefe militaj kaj politikaj) kiuj forte markis la tiamajn cirkonstancojn. Ekde la komenco la esprimo rusa formalismo enhavas aron de studoj kaj teorioj kiuj tute ne estas homogenaj, sed kiuj kunhavas komune la traktadon de la literaturo kiel studobjekto: la «literatureco», kio alivorte enhavus la aron de necesaj trajtoj por povi distingi ĉu teksto estas aŭ ne estas literatura. Difininte tiun proprecon, la rusa formalismo klopodis havigi sciencan statuson al la studo de la literaturo. La origino de tiu movado okazis per la kreado de la Lingvoskolo de Moskvo en 1915 kaj de la Socio por la Studo de la Poezia Lingvaĵo en Sankt-Peterburgo en 1916.[2] Pli precize kaj alivorte, tiu movado naskiĝis dum la Unua Mondmilito en Rusio ĝuste antaŭ la revolucio de 1917.
Inter la ĉefaj esploristoj de la movado elstaras Viktor Ŝĥlovskij –konsiderata la patro de la formalismo–, Boris Tomaŝevskij, Juri Tinianov, Boris Eiĥenbaum, Vladimir Propp kaj Roman Jakobson. Kelkaj el ili devis elmigri pro la premoj de la nove soveta reĝimo kaj en sia ekzilo, ili influis en la disvolvigo de novaj paradigmoj de la literatura teorio, de la lingvistiko, de la Lingvoskolo de Prago kaj de la strukturismo.
Ene de la rusa formalismo, menciindas tri etapoj, kiuj nomigas la literaturan stilon al kiu klinos tiu movado. En la unua etapo (1916-1920) hegemoniis dekomence la malakcepto de la tradicia studo pri la historio de la literaturo, de la subjektivismo kaj de la poezia lingvaĵo mem. Per tio, oni enkondukas la nomitan "literaturan devojigon" per kiu oni abandonas la normigan aŭ karakteran lingvaĵon de la literaturaj verkoj (dependan el ties ĝenro) kaj oni emfazas al stilo kiu kreas senton de rareco en la leganto ĉar tio devojigas for el la komuna lingvaĵo. Tiu tekniko esti tre uzita de Viktor Ŝĥlovskij kaj Jan Mukařovský. En la dua etapo (1921-1926), oni generis debaton inter la socioj kiuj disvolvigis tiun movadon: dum la OPOJAZ (Obŝĉestvo Izuĉenjia Poetiĉeskogo Jazika, Socio por la Studo de la Poezia Lingvaĵo) konstatis, ke la lingvo kaj literaturo estas diferencaj, la Lingvoskolo opozicias per aserto, ke ambaŭ estas komplementaj ĉar la literaturo estas parto de la lingvistiko. Spite tion, ambaŭ alvenas la konektilo, nome ke ambaŭ malakceptas la historiismon. La lasta etapo de la formalismo (1926-1928) estus difinebla kiel la dekadenco de la konekto inter literaturo kaj realo. Krome, la literaturo, danke al Ŝĥlovskij, ekhavis sociologiajn nuancojn. Per tio markante tiel la finon de tiu movado, oni kreis la Rusan Asocion de Proletaj Verkistoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.