Esperanto-renkontiĝo en Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Svisa Feria [kaj Familia] Esperanta Renkontiĝo (SFERO) estas rekontiĝo por Esperanto-familioj, infanoj, junuloj kaj maljunuloj, okazante ĉiujare aŭtune en Svislando organizita de aŭtonoma teamo sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo.
Ĉi tiu artikolo temas pri esperanta evento "Svisa Feria Esperanto-Renkontiĝo". Por geometria termino kaj tridimensia korpo rigardu la paĝon Sfero. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sfero (apartigilo). |
La ideo organizi en Svislando familian kaj ferian esperanto-renokontiĝon naskiĝis en Bestwig, Germanio dum Novjara Renkontiĝo en decembro 2007, kiun partoprens 20-persona grupo el Svislando. En aŭtuno 2008 Mara Bartolli organizis la unuan SFERON en Sangernboden, komunumo Guggisberg en Kantono Berno. Formiĝis grupo el Wolfram Fischer, Mara Bartolli kaj Nelida Weidmann, kiu okupiĝas pri la regula organizado de SFERO ĉiujare en aŭtuno en Svislando. La renkontiĝo ricevas financan subtenon de Svisa Esperanto-Societo, tamen la evento okazas kiel memstara aktiveco sendepende de la asocio.
La unua SFERO okazis la 1-an kaj 2-an de novembro 2008 en Sangernboden. Ĝin partoprenis 23 personoj el Svislando, Germanio kaj Francio. Okazis diversaj prezentaĵoj ekzemple de esperanto-ĥoro el Laŭzano, migrado kaj ludoj. La renkontiĝo okazis en hotelo Hirschen en Sangernboden. Por la kunvenoj eblis utiligi la salonojn de la loka baza lernejo.
La 2-a SFERO okazis la 16-an ĝis 18-a de oktobro en Lenk en Simme-Valo en Berna Oberlando. Ĝin partoprenis 49 personoj el Svislando, Germanio, Francio kaj Pollando. La loka televido Telebern faris trikvaronhoran elsendon pri la evento. Dum la renkontiĝo okazis premiado de la gajnintoj de la Esperanto-konkurso de SES 2008/2009.
La 3-a SFERO okazis la 14-an ĝis 17-an de oktobro en Métabief en la Ĵurasa Montaro en Francio proksime de la landlimo inter Francio kaj Svislando en la feridomo Les Sapins de l'Amitié. Partoprenis 45 personoj el Fracio, Germanio kaj Svislando. Dum la renkontiĝo okazis diversaj ekskursoj, ekzemple al la grotoj de Vallorbe en Kantono Vaŭdo Svislando, kie estas la riverfonto de Orbe. Sabatvespere la 16-a de oktobro la germana artisto Christoph Frank prezentis pupteatraĵon nomitan La pedelo.
La 4-a SFERO okazis la 14-an ĝis 16-a de oktobro en la junulargastejo de Richterswil apud la Lago de Zuriko. Aliĝis 53 personoj, el Svislando, Francio, Italio kaj Germanio. Kadre de la 4-a SFERO okazis renkontiĝo de Grundtvig (programo de Eŭropa Unio) pri la temo interkultura edukado. Sabatvespereo la 15-an de oktobro estas koncerto de la esperanta repisto Cyrille Poullet.
La 5-a SFERO okazis en oktobro 2012 en loko en la Ĵurasa Montaro en Les Geneveys-sur-Coffrane, komunumo Val-de-Ruz, Kantono Neŭŝatelo, okcidenta Svislando. Kadre de la 5-a SFERO okazis renkontiĝo de Grundtvig (programo de Eŭropa Unio) pri la temo interkultura edukado. Pli ol dudek personoj partoprenis tiun staĝon, el Germanio, Francio kaj Katalunio.
La 6-a SFERO okazis de la 4-a ĝis la 6-a de oktobro 2013 en Langnau en Emme-Valo en Kantono Berno. La renkontiĝo en 2013 okazis en tre familia etoso en la ĉaledo Emme-Lodge, kiu estas samtempe junulara kaj kultura centro de la loko. Male al la prognozo la vetero dank al la Napf-Feno en Langnau dum la semajnfino estis suna kaj permesis belan migradon en la montaro de la Emme-Valaj antaŭalpoj.
La 7-a SFERO okazis la 17-an ĝis 19-an de oktobro 2014 en Vordemwald en Kantono Argovio. Paralele al kaj kadre de la 7-a SFERO okazos svisa esperanto-kantokonkurso sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo. Paralele al la 7a-SFERO Svisa Esperanto-Societo okazigos en Vordemwald la unuan Svisan Esperanto-Junular-Muzikkonkurson.
La 8-a SFERO okazis en la ĉaledo Bel Oiseau (Bela Birdo) en la vilaĝo La Lécherette en la komunumo Château-d'Œx en Kantono Vaŭdo je la pasejvojo de Col des Mosses de la 25-a ĝis la 27-a de septembro 2015. Partoprenis familioj el Alemanio, Romandio kaj Francio. Dum la renkontiĝo ankaŭ oficiale kunvenis la estraro de SES, kiu plennombre partoprenis.
La 9-a SFERO okazos en feridomo apud la akvofalo de la rivero Doubs en la Ĵurasa montaro en Gîte du Cerneux Billard sur la franca flanko de la rivero Doubs, kiu formas la landlimon kun Svislando la 16-an ĝis la 18-a de septembro 2016. Komunumo de Villers-le-Lac.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.