Val-de-Ruz

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Val-de-Ruz
Remove ads

Val-de-Ruz estas komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 15564 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Val-de-Ruz situas en la Neŭŝatela Ĵuraso inter Neŭŝatelo kaj La Chaux-de-Fonds. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 124,26 km², de kiuj 34,1% estas kovritaj de arbaro, 59,1% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Val-de-Ruz limas en nordo al Renan (BE), Sonvilier (BE), Saint-Imier (BE) kaj Villeret (BE), en nordoriento Nods (BE) kaj Lignières, en oriento al Enges, en sudoriento al Neŭŝatelo, en sudo al Valangin, Peseux, kaj Corcelles-Cormondrèche, en sudokcidento al Rochefort, en okcidento al Brot-Plamboz kaj La Sagne, kaj en nordokcidento al La Chaux-de-Fonds.

Trafiko

Tra Val-de-Ruz pasas en oriento la kantona ĉefvojo n-ro 1230 trans la montopasejo Vue-des-Alpes kaj la svisa aŭtovojo A20 de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds. Tra la tuta komunumo kondukas la kantona vojo 1238 de Valangin al St. Imier kaj krome pluraj flankaj vojoj konektas la diversajn vilaĝojn en la komunumo. La vilaĝoj Les Geneveys-sur-Coffrane kaj Les Hauts-Geneveys disponas pri stacidomoj ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds. La ceteraj lokoj estas konektitaj per la buslinio de Neŭŝatelo al Viliers al la publika transportreto.

Historio

La komunumo Val-de-Ruz estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2013 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers.[3]

Esperanto-Movado

En oktobro 2012 en Les Geneveys-sur-Coffrane okazis la 5-a Svisa Familia kaj Feria Esperanta Renkontiĝo sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo. Tiu kunveno nomita SFERO okazis en fericentro Le Louverain 2 km super la vilaĝo Les Geneveys-sur-Coffrane.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads