From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sablomilito aŭ milito de sabloj (arabe حرب الرمال ḥarb ar-rimāl) okazis laŭlonge de la landlimo inter Alĝerio kaj Maroko en Oktobro 1963, kaj estis klopodo fare de Maroko postuli la areojn de Tinduf kaj de Beŝar kiujn Francio estis aliginta al Franca Alĝerio kelkajn jardekojn antaŭe. Tiu mallonga konflikto finis per restigado de landlimoj en la sama antaŭa loko kaj malstreĉigado inter Alĝerio kaj Maroko kiu pluas ĝis nuntempe.
Tri faktoroj kontribuis al la eksplodo de tiu konflikto: la malesto de preciza liniigo de landlimo inter Alĝerio kaj Maroko, la malkovro de gravaj mineralaj kuŝejoj en la disputata areo, kaj la maroka iredentismo cele al la konstruo de Granda Maroko[1] nome ideologio de la Partio Istiklal kaj de Allal al-Fassi.[2]
Antaŭ la franca koloniigo de la regiono en la 19a jarcento, parto de suda kaj okcidenta Alĝerio estis sub Maroka influo kaj ne estis difinitaj landlimoj.[3] En la Traktato de Lalla Magnia (18a de Marto, 1845), kiu markis limon inter Franca Alĝerio kaj Maroko (kiu poste iĝos same franca protektorato), oni interkonsentis ke "teritorio senakva estas neloĝebla kaj ties limoj estas superfluaj" [4] kaj limoj estis markitaj nur laŭlonge de 165 km.[5]
Dekomence Maroko komencis invadojn kaj okazis kelkajn bataletojn ĉe landlimejoj kaj ĉe Tinduf kaj Figig. Alĝerio havbis armilojn sed ne taŭgajn, dum Maroko estis pli preparita. La arabaj landoj apogis Alĝerion kaj specife Egiptio; ankaŭ Kubo sendis kaj trupojn kaj armilojn. Krome la alĝeria loĝantaro spite iajn malkonsentojn kontraŭ sia registaro en tiu afero tute apogis la alĝeriajn interesojn. Maroko ricevis nenian agnoskon el aliaj landoj; tiele oni devis retroiri al la komenca situacio.
Francaj fontoj informis pri perdoj de Alĝerio nome 60 mortintoj kaj 250 vunditoj,[6] kaj postaj informoj havigis nombrojn de 300 Alĝerianoj mortintaj.[7] Maroko oficiale informis ke ĝi suferis 39 mortintojn.[8] Marokaj perdoj estis probable pli malaltaj ol tiuj de Alĝerio sed tio ne iĝis konfirmita,[6] dum postaj informoj indikis 200 Marokajn mortintojn.[7] Ĉirkaŭ 57 Marokanoj kaj 379 Alĝerianoj estis militkaptitoj.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.