Sagocikonio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La termino Sagocikonio (laŭ la germana esprimo "Pfeilstorch") estas uzata al cikonioj vunditaj de sago dum travintrado en Afriko, antaŭ revenado al Eŭropo kun la sago enmetita en siaj korpoj. Ĝis nun, ĉirkaŭ 25 Pfeilstörche estis dokumentitaj.
La unua kaj plej fama Sagocikonio estis Blanka cikonio trovita en 1822 proksime de la germana vilaĝo Klütz, en la subŝtato de Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝi kunhavis sagon de centra Afriko en ĝia kolo. La specimeno estis remburita kaj povas esti vidata hodiaŭ en la zoologia kolekto de la Universitato Rostock. Ĝi estas tial menciata kiel la Rostocker Pfeilstorch.[1][2][3]
Tiu Pfeilstorch estis decida en komprenado de la birdomigradon de eŭropaj birdoj. Antaŭ ol migrado estis komprenita, homoj havis neniun alian klarigon por la subita ĉiujara malapero de birdoj kiaj la Blanka cikonio kaj Kamphirundo. Kelkaj teorioj de la tempo asertis ke ili iĝis musoj, aŭ travintris ĉe la fundo de la maro dum la vintro, kaj tiaj teorioj eĉ estis disvastigitaj fare de zoologoj iamaj. La Sagocikonio de Rostock aparte pruvis ke birdoj veturas longajn distancojn al travintraj grundoj.[4] Dum migradokutimoj kaj la ebleco iĝi vundita fare de homaj ĉasistoj ne estas unikaj al cikonioj, pli malgrandaj birdospecioj povas evidente ne havi sufiĉan eltenemon kompletigi longan migradoflugon havante grandan fremdan objekton enmetitan en vundo en sia korpo.