Sami Yusuf
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sami Yusuf (elp. [juSUF]; naskiĝis la 21-an de julio 1980 en Teherano) estas brita kantisto, kantokomponisto, multinstrumentisto, komponisto, muzikproduktisto kaj de azerbajĝ-irana deveno[1][2]. Yusuf estas ankaŭ islama kaj humanitara kantisto kiu akiris internacian atenton okaze de sia debuta albumo, Al-Mu`allim en 2003.[3]
Sami Yusuf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1980 (1980-07-21) (43-jaraĝa) en Teherano |
Lingvoj | angla • araba • turka • hindia |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro • kantisto • diplomato • aktoro |
TTT | |
Retejo | https://samiyusufofficial.com/ |
Krom en la angla, li kantas ankaŭ en la araba, la azerbajĝana, la persa, la turka kaj en urduo, foje en la sama kanto, kiel estis la kazo de lia furorkanto, Hasbi Rabeno. Lia muziko estas miksaĵo de diversaj muzikaj stiloj kaj ĝenroj, inkluzive de elementoj el la rok-muziko, la sufiisma kaj popola muzikoj. Li uzis sian plurlingvan kaj mult-instrumentistan stilon por trakti sociajn, spiritajn kaj humanitarismajn temojn[4].