Samovaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Samovaro estas aparato por kuirado de akvo, precipe por prepari teon aŭ kafon.
Samovaro apartenas al Rusio same kiel abiaj boskoj, Kremlo aŭ blankaj noktoj en Sankt-Peterburgo. Laŭ rusoj tiu ĉi senviva produkto por varmigado de akvo por teo havas vivan animon. Ĝi apartenas al rusa gastameco. Nenia grava evento okazis sen ĝi. Malgrandan samovaron oni ankaŭ kunveturigis. Siesto ĉe teo estis ankoraŭ en lasta jarcento ceremonio.